Greziljono serĉas lernantojn

Ni petas vian helpon por trovi lernantojn por nia Esperanto-kursaro de la 6a ĝis 15a de julio en Greziljono.
Okazas unika eblo pasigi la KER-ekzamenon (skriba parto) — ĉeeste, fizike, sen komputilo!
Ni helpos al personoj kun modestaj rimedoj. Ni organizas kunveturadon inter partoprenantoj.
Ĉi-sube estas la kompleta somera programo de la franca Esperanto-centro Greziljono.
Bonvolu plusendi al koncernataj amikoj. Eblas aliĝi ĝis la lasta momento.
- 2026-jul-6/15. 10a Maratona Esperanto-kursaro kun Koutny Ilona, Frank Lappe, Marion Quenut
- 2026-jul-11. Tutmonda KER-ekzameno, skriba parto, kun edukado.net
- 2026-aŭg-10/14. 1a LSG-renkontiĝo kun Fieraj.org
- 2026-aŭg-14/20. 7a Verda Naturisma Semajno kun E-kurso kun INOE
- 2026-aŭg-20/27. 15a Festa Semajno por infanoj kaj familioj kun Esperanto-kursoj
Veronika kaj Bert
el Greziljono
Fonto: https://kunfarejo.org/?p=6039
Abonu “La Ondon de Esperanto” por 2026 kontraŭ nur 15 eŭroj kaj ricevu senpage la jarkolektojn por 2024 kaj 2025. Legu pli ĉe https://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm
La Ondo de Esperanto en Telegramo: t.me/esperanto_news
The post Greziljono serĉas lernantojn appeared first on La Ondo de Esperanto.



