Ili ĉiuj iris en la regnon de la lumo…
Je certa punkto la vetera parto de la vorto “veterano” fariĝas konstanta pluvo. Unue mortis Renato Corsetti, eksa prezidanto de UEA, majstro de la arto labori kaj laborigi, kiu tamen ĉiam tenis skeptikan distancon inter la propra laboro kaj la propra percepto de tiu laboro. Laŭ li, tiu kiu perdas la kapablon ridi, perdas la mondon. Ĉiam preta provi, li tamen ĉiam konsciis pri la fragileco de la lingvokomunumo Esperanto. Li gvidis per sia ekzemplo. Laŭ Renato, tiu kiu ne provas neniam pruvas. Kaj tiu kiu ne sin dediĉas al tasko neniam partoprenos la ĝojon de ĝia plenumiĝo. La kuracilo kontraŭ la propra tro evoluinta sento de digno estas la solidaro kun la propraj kunlaborantoj.
Sekvas Renaton en la forgvidajn koridorojn de la memoro Probal Daŝgupto, kiu akramense kultivis la rolon de profesoreca pesado de realoj kaj malfermiteco al ideoj – kaj tion faris per eksterordinare dokta scio pri rimarkinda diverso de fakoj. Probal estis pensanto. La barata nomo Probal havas sian signifon barate – sed ankaŭ Shakespeare hazarde uzis ĝin, por signifi “pruvebla” aŭ “kredinda”. Kaj la argumentoj kaj scioj de Probal estis ja probal. Mi ekkonis lin kiel studenton en Novjorko. Jam tiam li interesiĝis pri ĉio, ĉion pripesis, ĉiujn sciojn kolektis. Li restis mia amiko kaj kolego.
Sed intertempe forpasis Rob Moerbeek, rolulo en la Centra Oficejo de UEA jam de mia epoko kiam mi estraranis en TEJO. Sub masko de ordinaro, sed kun firma sento de la propra memo, li laboris por Esperanto samtempe kiel pakanto de libroj kaj kiel docento al studentoj en la Universitato de Amsterdamo. Li estis homo preta transpreni senĝene la plej ordinarajn taskojn sed samtempe roli kiel fonto de mirinde kompletaj informoj pri la historio de la Esperanta lingvo kaj la kapabloj de la homa spirito.
Kaj mortis Radojica Petrović, kiu dum jaroj, kaj ofte en malfacilaj kondiĉoj, tenis viva la pedagogion de Esperanto kaj pluportis la torĉon de Esperanto en sia propra mondoparto kaj tra la mondo – kaj Mohammad Saheb-Zamani, kiu en Irano en la malfruaj sepdekaj jaroj transformis interesiĝon pri Esperanto en Irano en pedagogian amasmovadon, kiun mi observis deproksime dum vizito al Irano en 1978 kaj kiu daŭre inspiris min.
Mortis Roman Dobrzyński, kiun mi konis sepdek jarojn, ekde nia renkontiĝo en Pollando en, se mi ne mismemoras, 1956. Jam de la komenco ni kunlaboris en TEJO – kaj Roman, pro sia profesio kiel ĵurnalisto, frue portis Esperanton al la mondo – kaj la mondon al la esperantistoj. Li brile stiris vojon inter politikaj tendaroj – kiel mi aparte eksciis kiam li prezidis la Lokan Kongresan Komitaton por la jubilea Universala Kongreso en Varsovio en 1987 kaj mi pendolis inter Pollando kaj Usono por teni nian teamon en UEA unueca, kaj trovi la bezonatajn aliancanojn.
Ĵus forpasis Ivo Osibov, juristo, internaciisto, homo firma en siaj konvinkoj, fleksebla en sia kapablo stiri la kunlaboron laŭ produktivaj vojoj, prezidanto de TEJO en la 1960aj jaroj, kaj unu el tiuj kiuj, per sia ekzemplo, instruis al mi kiel resti fidela al la Afero, kiam cedi kaj kiam insisti, kaj kiel neniam perdi senton de perspektivo. Homoj kiel li, kaj kiel Dobrzyński, Corsetti, Dasgupta kaj multaj aliaj, riĉigis mian vivon kaj, per sia ekzemplo, inspiris generaciojn. Ili ripozu en paco.
“Ili ĉiuj iris en la regnon de la lumo…”
Humphrey Tonkin
Fonto: https://groups.io/g/uea-membroj/message/7239
Abonu “La Ondon de Esperanto” por 2026 kontraŭ nur 15 eŭroj kaj ricevu senpage la jarkolektojn por 2024 kaj 2025. Legu pli ĉe https://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm
La Ondo de Esperanto en Telegramo: t.me/esperanto_news
The post Ili ĉiuj iris en la regnon de la lumo… appeared first on La Ondo de Esperanto.



