PMA

Ivo Osibov forpasis

La 11an de junio 2026 en Split forpasis

osibov

Ivo Osibov (1937-2026)

jugoslavia kaj kroatia juristo, universitata lekciisto pri juro kaj esperantisto (de 1952); instruisto de Esperanto, ofta preleganto en esperantistaj renkontiĝoj kaj kongresoj; aktivulo kaj komitatano de Jugoslavia Esperantista Junulara Asocio, Jugoslavia Esperanto-Ligo kaj Kroatia Esperanto-Ligo; redaktoro de la junulara rubriko “La Juna Vivo” en la revuo “Esperanto”; estrarano (1959-68) kaj prezidanto (1964-68) de TEJO, komitatano de UEA (1968-74, 1990-95, 2001-04), estrarano kaj ĝenerala sekretario de UEA (2001-04).

Ni kondolencas la familianojn kaj amikojn de Ivo Osibov.

Halina Gorecka
Aleksander Korĵenkov

Foto: fotinto Ziko van Dijk, eltondo (do nur minimuma kontribuo) Thomas Pusch, CC BY-SA 3.0, via Wikimedia Commons

Ĉi tiu nekrologo aperis en la novaĵretejo “La Ondo de Esperanto”.
Ĉe represo aŭ citado bonvolu indiki la fonton:
“La Ondo de Esperanto” https://sezonoj.ru/2026/06/osibov/

Abonu “La Ondon de Esperanto” por 2026 kontraŭ nur 15 eŭroj kaj ricevu senpage la jarkolektojn por 2024 kaj 2025. Legu pli ĉe https://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm
La Ondo de Esperanto en Telegramo: t.me/esperanto_news

La Ondo de Esperanto

The post Ivo Osibov forpasis appeared first on La Ondo de Esperanto.

Deixe uma resposta