PMA

La Roko: Nova albumeto de Martin & la Talpoj

La RokoLa 27an de majo estis lanĉita La Roko – la kvina produktaĵo de Martin & la Talpoj. Post la akustika albumeto Ruinoj Martin Wiese decidis reiri al siaj rokaj radikoj kaj registris la albumeton La Roko, kiu estas lia tria albumeto ene de tri jaroj. La Roko estas plene roka albumeto kun ses kantoj, komponitaj kaj verkitaj de Martin, kaj plenumitaj per pure roka instrumentaro: elektraj gitaroj, elektra baso, kaj drumo.

Ĝi kompletigas la sonan spektron de la muziko de Martin post la antaŭaj du albumetoj kun pop-roka respektive akustika sonbildoj. La aŭskultantoj certe rekonos la ĉefajn fundamentojn de liaj kantoj: fortaj melodioj kaj zorge verkitaj tekstoj, sed ĉi-foje prezentitaj kun pli da forto kaj energio ol dum longa tempo.

La albumeto estas forte influita de la stato de la mondo kun militoj, persekutado kaj memkronitaj reĝoj, sed ankaŭ tuŝas pli personajn temojn. Por ĉiuj al kiuj lastatempe mankis la pli roka flanko de Martin, la nova albumeto certe estas kontentiga!

Bita albumeto kunproduktita de Martin Wiese kaj Vinilkosmo.

Martin & la Talpoj en ĉi tiu albumeto estas:
Martin Wiese: tekstoj kaj muzikoj
Martin: ĉefa kaj harmoniaj voĉoj, gitaroj.
Johan Lagerdahl: elektra basgitaro.
Mattias Levin: drumo (La Rezisto, Retrokurigo, Ondoj, Perdita Or’).
Nikko Harrison: Drumo (Viktimoj de Hazardo, La Roko).
Registrita kaj miksita de Martin en sia dormĉambro en Stokholmo.
La drumoj de Mattias kaj Nikko estis registritaj ĉe ili, de ili mem.
Mastrigita de Triboulet en Studio de la Trappe, Donneville, Okcitanio, Francio.
La kovrilon faris Martin.

Vidu la prezenton ĉe https://www.youtube.com/watch?v=XnLFncEVXjs

La roko disponeblas ekde la 27an de majo 2026 laŭ la kutimaj bit-formatoj ĉe Vinilkosmo kaj ankaŭ en la ĉefaj elsendfluaj platformoj tra nia nova distribuanto Booster Music.

Flo Martorell

Ĉi tiu artikolo aperis en la novaĵretejo “La Ondo de Esperanto”.
Ĉe represo aŭ citado bonvolu indiki la fonton:
“La Ondo de Esperanto” https://sezonoj.ru/2026/06/muziko-63/

Abonu “La Ondon de Esperanto” por 2026 kontraŭ nur 15 eŭroj kaj ricevu senpage la jarkolektojn por 2024 kaj 2025. Legu pli ĉe https://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm
La Ondo de Esperanto en Telegramo: t.me/esperanto_news

La Ondo de Esperanto

The post La Roko: Nova albumeto de Martin & la Talpoj appeared first on La Ondo de Esperanto.

Deixe uma resposta