La 36a Esperanto-renkontiĝo de la ŝtato Rio-de-Ĵanejro

La 16-17an de majo 2026 okazis en la urbo Petropolo/RJ la tradicia Ŝtata Esperantista Renkontiĝo en Rio, sub la aŭspicio de la loka organiza institucio (AERĴ), kiu prezentis riĉan diskutadon pri la graveco de tiu kulturmovado kaj strategioj necesaj por ĝia disvastiĝo kaj kreskado. La vicprezidanto de la menciita asocio, Allan Argolo, malfermis la renkontiĝon per frata saluto al la ĉeestantoj, kaj sekve proponis oportunan analizon pri la Esperanto-movado en tiu regiono, same kiel pri la nuntempaj agadoj.
Poste la prezidanto de UEA, Fernando Maia, faris inspiroplenan inaŭguran prelegon, elstarigante la gravecon de edukado, de demokratiaj ideoj kaj de civitaneco en konstruado de mondo de paco, kie la Interna Ideo de Esperanto povas kontribui signifoplene. Oiste la reprezentanto de Brazila Esperanto-Ligo, Helder Lopes, salutis kaj emfazis la bezonon, ke esperantistoj engaĝiĝu en la agadon.
La sekvaj programeroj estis prelegoj de Paulo S. Viana pri “Petro la II-a, la bona imperiestro”, kaj de Dirce Sales pri “Vivantaj monumentoj tra la mondo”, pri la graveco de arboj por la vivo en nia planedo.
Post tagmanĝa paŭzo, partoprenantoj piediris laŭ kultura ekskurso tra turismaj lokoj en la bela urbo Petropolo, sub la gvidado de la prezidanto de AERĴ, Márcio Santos. Vespere okazis vigla momento de arto, en la Teatro Afonso Arinos, en la urbocentro, kun prezento de muziko, poezio kaj spektaklo de marionetoj.
En la dimanĉa mateno (17.05) Allan Argolo proponis riĉan diskuton pri strategia planado de la asocio. Poste, prelegis la reprezentanto de la Akademio de Esperanto, Fernando Pita “Tri ne tre konataj Esperanto-organizoj”, kaj Helder Lopes pri la eksteraj rilatoj de Brazila Esperanto-Ligo. La renkontiĝo finiĝis per diskuto pri la temo “Kiel kontribui al la Esperanto-movado”.
Dum la renkontiĝo estis disponeblaj libroservo, senpagaj lunĉoj kaj valora struktura apogo de Kolegio kaj Gastejo “Nia Sinjorino de Lourdes” kun bonega gastigado.
Paulo S. Viana
Ĉi tiu artikolo aperis en la novaĵretejo “La Ondo de Esperanto”.
Ĉe represo aŭ citado bonvolu indiki la fonton:
“La Ondo de Esperanto” https://sezonoj.ru/2026/06/brazlo/
Abonu “La Ondon de Esperanto” por 2026 kontraŭ nur 15 eŭroj kaj ricevu senpage la jarkolektojn por 2024 kaj 2025. Legu pli ĉe https://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm
La Ondo de Esperanto en Telegramo: t.me/esperanto_news
The post La 36a Esperanto-renkontiĝo de la ŝtato Rio-de-Ĵanejro appeared first on La Ondo de Esperanto.



