PMA

La UK en 2028 okazos en Litovio

La malnova urbo de Kaŭno. Foto: Augustas Didzgalvis CC BY-SA 4.0

La Universala Kongreso de Esperanto en la jaro 2028 okazos en Kaŭno, Litovio. Tion anoncis la estraro de UEA en gazetara komuniko.

Post Melburno/Narrm en 2027 la UK revenos al Eŭropo – kaj same revenos al Litovio kaj al Baltio post la 90-a UK en Vilno en 2005. La 113-an Universalan Kongreson gastigos la dua plej granda urbo de Litovio kaj unu el la plej gravaj kulturaj centroj de Baltio, Kaŭno, kie la kongreso okazos unuafoje.

La elekto pri Kaŭno aldone havas historian kaj simbolan signifon por la movado: la urbo ankaŭ estas forte ligita al la historio de Esperanto. En Kaŭno naskiĝis Klara Zilbernik, la edzino de L. L. Zamenhof kaj unu el la plej gravaj subtenantoj de la frua Esperanto-movado, sen kies malavara gesto kaj amo ne estus publikigita la Unua Libro. Tiu historia ligo donas al la kongreso apartan simbolan dimension kaj eblon omaĝi gravan virinon de la Esperanto-historio.

La litova Esperanto-movado havas longan kaj respektatan tradicion. Litova Esperanto-Asocio (LEA) dum jardekoj aktive kontribuas al internacia Esperanto-agado, organizado de eventoj kaj kultura kunlaboro. Pro tio UEA kun entuziasmo akceptis la inviton de LEA kongresi en Kaŭno en 2028.

Kaŭno ofertas taŭgan kaj modernan infrastrukturon por internacia evento: universitatojn, kongresejojn, viglan kulturan vivon, piedireblan urban centron kaj ampleksajn turismajn eblojn. Vizitantoj povos ĝui historiajn kvartalojn, muzeojn, koncertojn, verdajn parkojn kaj la apartan etoson de moderna baltia urbo.

Laŭ gazetara komuniko de UEA.

Deixe uma resposta