Duobla festo de la Ondo
Antaŭ 35 jaroj, la 23an de majo 1991 Halina Gorecka, Aleksander Korĵenkov kaj Viktor Kloĉkov venis aviadile al Nederlando kaj disdonis la unuan numeron de la renaskita revuo “La Ondo de Esperanto” al oficistoj kaj volontuloj de la Centra Oficejo de UEA en Roterdamo… Ekde tiam la 23an de majo ni festas ne nur la naskiĝdatrevenon de Aleksander, la senŝanĝa redaktoro de “La Ondo”, sed ankaŭ de la revuo mem.
Legu pli detale pri la interesa kaj malfacila historio de “La Ondo de Esperanto” en la artikolo, aperinta en nia novaĵretejo antaŭ kvin jaroj, la 23an de majo 2021 okaze de la 30-jariĝo de nia unua “Ondo” – https://sezonoj.ru/2021/05/ondo/
Hodiaŭ ni tostas ne nur por la sano de la 68-jariĝanta ĉefredo, sed ankaŭ por la sano de ĉiuj niaj redakcianoj, aŭtoroj, abonantoj, patronoj, amikoj kaj perantoj!
Dankon pro via subteno!
Halina Gorecka
Aleksander Korĵenkov
la 23an de majo 2026
Pskovo, Ruslando
Ĉi tiu artikolo aperis en la novaĵretejo “La Ondo de Esperanto”.
Ĉe represo aŭ citado bonvolu indiki la fonton:
“La Ondo de Esperanto” https://sezonoj.ru/2026/05/ondo-161/
Abonu “La Ondon de Esperanto” por 2026 kontraŭ nur 15 eŭroj kaj ricevu senpage la jarkolektojn por 2025 kaj 2025. Legu pli ĉe https://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm
La Ondo de Esperanto en Telegramo: t.me/esperanto_news
The post Duobla festo de la Ondo appeared first on La Ondo de Esperanto.



