PMA

Ivan Turgenev: La hundo

TurgenevNi duopas en la ĉambro: mia hundo kaj mi. Ekstere muĝas terura, furioza ŝtormo.

La hundo sidas antaŭ mi kaj rigardas rekte al miaj okuloj.

Ankaŭ mi rigardas al ĝiaj okuloj.

Ĝi kvazaŭ volas diri ion al mi. Ĝi estas muta, ĝi estas senvorta, ĝi ne komprenas sin mem – sed mi ĝin komprenas.

Mi komprenas, ke ĉi-momente en ĝi kaj en mi vivas la sama sento, ke inter ni estas neniu diferenco. Ni identas; en ĉiu el ni brulas kaj lumas la sama tremetanta fajreto.

La morto alflugos, svingos al ĝi sian frostan vastan flugilon…

Kaj fino!

Kiu poste komprenos, kiu fajreto brulis en ĉiu el ni?

Ne! Ĉi tie ne besto kaj homo interŝanĝas rigardojn…

Ĉi tie du paroj da samaj okuloj estas direktitaj unu al la alia.

Kaj en ĉiu el ĉi tiuj paroj, en la besto kaj en la homo – unu sama vivo timide premiĝas al la alia.

Februaro 1878

Tradukis Aleksander Korĵenkov

Ĉi tiu traduko aperis en jena libro:
Turgenev, Ivan Sergejeviĉ. Versaĵoj en prozo / Tradukis el la rusa Vladimir Jurganov, Aleksander Korĵenkov, Ludmila Novikova; Postparolo kaj notoj de Aleksander Korĵenkov. — Kaliningrado: Sezonoj, 2024. — 56 pagoj. — (Literatura suplemento al La Ondo de Esperanto, 2023).

Ĉi tiu libro ne estas aĉetebla. Ĝin ricevas senpage nur la abonantoj de “La Ondo de Esperanto”. Se vi volas ricevi la libron, bonvolu aboni “La Ondon

Legu ankaŭ:
Ivan Turgenev: La vilaĝo (Tradukis Aleksander Korĵenkov)
Ivan Turgenev: La maljunulino (Tradukis Aleksander Korĵenkov)
Ivan Turgenev: Manjo (Tradukis Aleksander Korĵenkov)

Oni ne rajtas represi ĉi tiun tekston sen permeso de la tradukinto, Aleksander Korĵenkov.
Ĉe represo aŭ citado bonvolu indiki la fonton:
“La Ondo de Esperanto” https://sezonoj.ru/2026/05/turgenev-6/

Abonu “La Ondon de Esperanto” por 2026 kontraŭ nur 15 eŭroj kaj ricevu senpage la jarkolektojn por 2024 kaj 2025. Legu pli ĉe https://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm
La Ondo de Esperanto en Telegramo: t.me/esperanto_news

La Ondo de Esperanto

The post Ivan Turgenev: La hundo appeared first on La Ondo de Esperanto.

Deixe uma resposta