PMA

UK-111: Bierfabriko Puntigamer

ekskursoDum ĉi tiu ekskurso vi vizitos la bierfarejon Puntigamer en Graz kaj konatiĝos kun la tradicio kaj arto de bier­farado en unu el la plej konataj bierfarejoj de Aŭstrio. Vi ekscios pri la historio de la bierfarejo, la deveno de la krudmaterialoj kaj la tuta bierpro­duktada procezo.

Kiu el vi verŝos la plej belan bieron? Ni eltrovos tion dum la fina biergustumado – kie partoprenantoj povos provi verŝi la plej bonan glason de biero de la krano!

La ekskurso “Bierfabriko Puntigamer” okazos trifoje dum la kongresa semajno: marde, ĵaŭde, vendrede; 14h00-17h30

Prezo: 30 eŭroj

Ĉiujn detalojn vi trovos en la Dua Bulteno https://uk.esperanto.net/2026/duabulteno

Abonu “La Ondon de Esperanto” por 2026 kontraŭ nur 15 eŭroj kaj ricevu senpage la jarkolektojn por 2024 kaj 2025. Legu pli ĉe https://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm
La Ondo de Esperanto en Telegramo: t.me/esperanto_news

La Ondo de Esperanto

The post UK-111: Bierfabriko Puntigamer appeared first on La Ondo de Esperanto.

Deixe uma resposta