PMA

Kultura Semajnfino 2026 en Homburgo

kulturaSarlanda Esperanto-Ligo okazigos sian 75an Kulturan Semajnfinon de la 26a ĝis la 28a de junio 2026 en la Kardinal-Wendel-Domo en Homburgo (https://www.kardinal-wendel-haus.de/).

Atendas vin interesa programo konsistanta el aktivaĵoj, diversaj prelegoj por Esperanto-parolantoj, kursoj por progresintoj kaj komencantoj. En la libroservo de Jean-Luc Thibias vi certe trovos allogan legaĵon kaj esperantaĵojn.

Ni komencos la semajnfinon jam vendrede posttagmeze per via alvojaĝo kaj post la vespermanĝo ni aŭskultos koncerton de JoMo kaj poste ni kunsidos en etosa rondo en la knajpo (sarlande: vertŝaft’).

La sabaton ni dediĉos al prelegoj, atelieroj, lingvokursoj por komencantoj kaj progresintoj. Ĉijare ni havos specialan gaston: la internacie konata Esperanto-instruistino Katalin Kováts gvidos la kurson pro progresintoj kaj prezentos siajn vitrajn artaĵojn.

Dum nia busekskurso ni vizitos interesan sarlandan vidindaĵon: la Aventura Minejo Velsen (rigardu la ligilon: Startseite | Erlebnisbergwerk Velsen). Post la busekskurso estos ebleco partopreni ekumenan diservon en Esperanto.

La kulmino de la Kultura Semajnfino estos bela, bongusta, (laŭeble plenaera) bankedo kun kradrostaĵoj en gaja etoso sekvita de koncerto de la konata esperantista muzikisto Kaŝi je sabato vespere.

Dimanĉe matene ni daŭrigos la programon per prelegoj kaj atelieroj ĝis la komuna tagmanĝo.

La aliĝilo estas ĉi tie.

Fonto: https://eventaservo.org/e/35008f

Abonu “La Ondon de Esperanto” por 2026 kontraŭ nur 15 eŭroj kaj ricevu senpage la jarkolektojn por 2024 kaj 2025. Legu pli ĉe https://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm
La Ondo de Esperanto en Telegramo: t.me/esperanto_news

La Ondo de Esperanto

The post Kultura Semajnfino 2026 en Homburgo appeared first on La Ondo de Esperanto.

Deixe uma resposta