PMA

La maja rabato: Reala homo en la homa realo

ChmielikChmielik, Tomasz. Reala homo en la homa realo. Ryszard Kapuściński (1932–2007). – Bydgoszcz: Skonpres; Świdnik: Libro-Mondo, 2008. – 56 p.

«Chmielik klarigas la metodon de Kapuściński per ampleksaj citaĵoj. Ni spertas, kiamaniere Kapuściński akaparis konojn pri la teritorioj, tra kiuj li vojaĝis. Ĉiam lia ĉefa zorgo estis (en liaj propraj vortoj): “ĝis kia grado eblas penetri kaj ekkoni alian kulturon, se formas ĝin internaj, kaŝitaj kodoj, kiujn ni, venintoj el la alia mondo, ne sukcesos deĉifri kaj kompreni”», – skribis Wolfgang Kirschstein en sia recenzo pri la libro de Tomasz Chmielik “Reala homo en la homa realo. Ryszard Kapuściński (1932–2007)” (La Ondo de Esperanto, 2009, №2, https://esperanto-ondo.ru/Recenzoj/R-hmelik.htm).

La 3a de majo estis la Monda Tago de Ĵurnalisma Libero – temo nuntempe aparte grava. La libroservo de UEA dum la tuta majo proponas ĉi tiun libron kun sesona rabato sendepende de la kvanto.

Mendu ĝin ĉe https://katalogo.uea.org/?inf=6274

AlKo

Ĉi tiu artikolo aperis en la novaĵretejo “La Ondo de Esperanto”.
Ĉe represo aŭ citado bonvolu indiki la fonton:
“La Ondo de Esperanto” https://sezonoj.ru/2026/05/libro-24/

Abonu “La Ondon de Esperanto” por 2026 kontraŭ nur 15 eŭroj kaj ricevu senpage la jarkolektojn por 2024 kaj 2025. Legu pli ĉe https://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm
La Ondo de Esperanto en Telegramo: t.me/esperanto_news

La Ondo de Esperanto

The post La maja rabato: Reala homo en la homa realo appeared first on La Ondo de Esperanto.

Deixe uma resposta