La 111a UK: alvoko kontribui al la kongresa temo

Universala Esperanto-Asocio invitas la esperantistaron kontribui al la kongresa temo de la 111a Universala Kongreso de Esperanto: “Volontulado en la servo al daŭripova evoluigo”.
Volontulado, nome la konsenta kaj kontenta daŭra engaĝiĝo, havas profundajn radikojn en la Esperanto-movado. Ĉiuj niveloj kaj sferoj de nia internacia komunumo – de lokaj kluboj ĝis la tutmondaj organizaĵoj – baziĝas plejofte sur bonvola ada laboro de nia diligenta kolegar’, normale spontana, sed foje kadre de strukturita programo kun publika subteno.
La kongresa temo celas trakti kiel volontulado kontribuas kaj kontribuu ne nur al la disvolviĝo de nia movado, sed pli vaste al daŭripova evoluigo kadre de la Internacia Jaro de Volontuloj por Daŭripova Evoluigo, deklarita de la Unuiĝintaj Nacioj. Volontulado ja ludas gravan rolon, ne nur en la vivigo de la Esperanto-movado, sed ankaŭ ebligante konkretan civitanan engaĝiĝon loke kaj internacie, transfake kaj solidare en la realigo de la Celoj por Daŭripova Evoluigo (CDE), ambicia sed konsentindega celaro por pli bona mondo, kiun UN difinis por la jaro 2030.
La Esperanto-agado mem ne fremdas je la CDE: iuflanke Esperanto estas pova ilo por interkultura kunlaboro, aliflanke la celaro kaj la valoraro de nia movado profunde koheras kun la CDE, tiom ke TEJO deklaras en sia statuto ke daŭripova evoluo estas esenca kondiĉo por la agado en ĝi. Krome, Esperantujo ne estas verda insulo, kaj multaj esperantistoj ankaŭ estas aliaj -istoj kaj havas spertojn pri peresperantaj aŭ alimovadaj volontulaj agadoj rekte ligitaj al daŭripova evoluigo.
La kongresa temo estos kunordigata de Michael Boris Mandirola, iama TEJO-prezidanto kaj UEA-komitatano. Li aktive engaĝiĝas en la Esperanto-movado kaj ankaŭ ekster ĝi, ofte kun respondeca rolo rilate al volontula agado, kun speciala intereso pri daŭripova evoluigo kaj precipe pri ĝiaj ligoj kun la Esperanto-movado.
Ni bonvenigas programkontribuojn en diversaj formoj: prelegoj, diskutrondoj, trejnadoj, ekspozicioj, teatraĵoj aŭ eĉ pli malkutimaj formatoj. Kontribuoj povas trakti, interalie:
- Formojn kaj kadrojn de volontulado lige al la CDE.
- La rilatojn inter Esperanto kaj la CDE kaj koncernajn agadojn
- La rolon de lingvoj kaj lingva justeco en volontula agado por daŭripova evoluigo.
- Konkretan volontulan per-Esperantan agadon rilate al la CDE.
- Atestojn kaj raportojn pri interkultura dialogo kaj solidareco pere de volontulado.
- La evoluon de volontulado en la cifereca kaj tutmonda kunteksto.
Ni invitas samideanojn kiuj emas kontribui al la kongresa temo prezenti siajn proponojn per la kontribua formularo (https://mallonge.net/UK26proponuprogrameron)
kaj kunlabori per la dissendolisto https://groups.io/g/KongresaTemo. La limdato por sendi proponojn estas la 13a de majo 2026.
Ni kuraĝigas ĉiujn, kiuj per siaj spertoj, esploroj aŭ ideoj povas kontribui pri la temo, aktive partopreni en la estigo de la kongresa programo kaj tiel helpi kunkrei signifan, engaĝan kaj aktualteman Universalan Kongreson. Por partopreni en la 111a Universala Kongreso de Esperanto oni aliĝu ĉe https://uk.esperanto.net/.
Tiu ĉi alvoko okazas en la tago de la 118-jariĝo de UEA. Kiel ni volontule servas al Esperanto fariĝas des pli aktuala demando en 2026. Festante la 118-jariĝon de UEA, ni festas ankaŭ pli ol jarcenton da volontulado por Esperanto – kun la konscio, ke la espero de nia samideanaro pri pli bona mondo restas nemalhavebla forto de nia movado. Ni daŭre utiligu tiun forton por la evoluigo de Esperanto kaj por pli justa, pli egaleca kaj daŭre diverseca mondo. Kaj povu tio kuraĝigi inspirajn prelegojn dum la kongreso.
Fonto: Gazetara Komuniko de UEA, 2026, №1294.
Abonu “La Ondon de Esperanto” por 2026 kontraŭ nur 15 eŭroj kaj ricevu senpage la jarkolektojn por 2024 kaj 2025. Legu pli ĉe https://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm
La Ondo de Esperanto en Telegramo: t.me/esperanto_news
The post La 111a UK: alvoko kontribui al la kongresa temo appeared first on La Ondo de Esperanto.



