Malagasoj bezonas Esperanton
Dum la pasintaj du jaroj Ulrich Matthias kvarfoje vizitis Madagaskaron kaj konvinkiĝis, ke indas disvastigi Esperanton tie, kie ĝi estas bonvena – ekzemple inter la malagasoj. ”En nia movado, ili povas senti sin bonvenaj kaj valoraj. Ili spertas fratecon kaj solidarecon, riĉiĝas kulture kaj spirite kaj vastigas sian mondobildon. Esperanto estas por ili ponto inter animoj kaj koroj”, li skribas en vidpunkta artikolo.

Por progresigi Esperanton kaj altigi ties reputacion, indas disvastigi la lingvon tie, kie ĝi estas plej bonvena. ”Mi tute ne havas problemojn trovi lernantojn“, iam skribis al mi Ranja Zafinifotsy, lerneja direktorino en la malagasa ĉefurbo Antananarivo.
En sia lernejo ŝi sukcesis instrui la lingvon jam al 100 el 300 lernantoj kaj al 6 el 20 instruistoj. Eĉ pli mirige estas, ke jam 5 ĝis 10 el tiuj lernantoj fariĝis fervoraj movadanoj, dum du el la instruistinoj, Victorine kaj Vony, mem fondis tre viglajn Esperanto-klubojn en siaj privataj ĉirkaŭaĵoj.
Okaze de miaj kvar vojaĝoj al Malagasio en la pasintaj du jaroj, mi povis mem konvinkiĝi pri la granda progreso de nia lingvo tie. Dum du semajnfinoj fine de marto kaj komence de aprilo 2026 okazis en Antananarivo la 5-a Malagasa Esperanto-Seminario kun 62 plejparte junaj partoprenantoj – po 43 en ties unua kaj dua partoj (dum 24 partoprenis en ambaŭ).
Ĉi-foje jam pli ol 20 el ili prelegis en nia lingvo, inkluzive de du 10-jaraj knaboj kaj unu 12-jara knabino. Pliaj dekoj da gejunuloj deziris partopreni, sed ne povis pro la nesufiĉo de la kapacito de la ejo kaj de niaj financaj rimedoj.
Pri la granda entuziasmo por nia lingvo en Malagasio atestas diversaj verkoj de junaj malagasoj, kiuj nun aperas iom post iom. Jam en septembro 2025 publikiĝis la 87-paĝa originala rakonto ”Floroj en mizero“ de Navalona Lahatriniaina, lernantino de Ranja kaj sociala orfino, pri sia vivo inter malsato, humiligoj kaj perforto.
Aliaj lernantoj de Ranja, la gefratoj Fanja (Celestine Fanjasoa) kaj Nasandratra Patrick Randriamizaka publikigis poemojn en la reta revuo Literatura Vivo n-ro 11. Tie samtempe aperis tri originalaj rakontoj de la knabo Erica Najaina, kiu esperantiĝis danke al hazarda renkonto kun Ranja.
La verkoj de junaj malagasoj estas tre kortuŝaj, ĉar ili baziĝas sur iliaj propraj spertoj de sufero. Multaj el ili prezentas la konatiĝon kun Esperanto kiel turnopunkton en sia vivo, kvazaŭ transiro ”de ombro al tagiĝo“, aŭ ”de larmoj al lumo“.
Torine Raharisoa, kies libro ”Sub la pluvo, kie naskiĝas miaj revoj“ aperos ĝis la UK en Graz, rakontas pri seniluziiĝoj kaj soleco en sia vivo – sed ĝuste kiam tiu problemo plej akriĝis, Ranja invitis ŝin al Esperanto-kurso, kaj tiu lingvo jam baldaŭ donis al ŝi profundajn amikecojn, ekzemple kun Navalona, kiun ni nun konas kiel aŭtorinon de ”Floroj en mizero“.
En interparoloj kun malagasaj virinoj mi ofte aŭdis, ke „malagasaj viroj ne aŭskultas siajn edzinojn, ili ne interesiĝas pri iliaj problemoj“. Tio montriĝas ankaŭ en unu el la plej fortaj epizodoj en la originala romano „Kiel herbo en vento“ de Ranja Zafinifotsy.

Kiam la protagonistino Sariaka rakontas al sia edzo pri seksperforto fare de ŝia kuzo, kiam ŝi havis nur 8 jarojn, ties reago estas ŝoke malvarma kaj senkora. Kun Esperanto, tio povas esti alia. Mi multfoje spertis, ke per aŭskultado kaj sincera interesiĝo pri problemoj, facilas trovi tre profundajn amikecojn en Malagasio.
Ranja gvidas lernejon por aparte malriĉaj infanoj, kiun financas franca fondaĵo. Ŝiaj lernantoj do plejparte venas el familioj, kies monataj enspezoj apenaŭ atingas 100 eŭrojn. Tamen tiuj lernantoj ne kuraĝas mem peti esperantistojn pri financa subteno. En miaj pasintaj du vojaĝoj mi vizitis tiajn familiojn, kiuj loĝas en unuĉambraj dometoj el brikoj aŭ eĉ nur el ligno kaj plastaj kovriloj, sen elektra kurento kaj kranakvo. Jam etaj donacoj povas grave helpi al tiuj familioj.
Multegaj malagasaj gejunuloj revas pri poŝtelefono je ĉ. 40 eŭroj, kaj aparte utile estas ebligi al ili la studadon. Ankaŭ la kostoj por tio surprizis min, ĉar unu el la plej talentaj junulinoj sendis al mi detalan kalkulon, laŭ kiu jam 55 eŭroj monate (de kiuj ŝiaj familanoj povas pagi la duonon) sufiĉos por ĉio – la studkotizo, loĝado kaj manĝoj. Estas multaj junaj esperantistoj en Malagasio, kiuj ege meritas tian subtenon.
Eĉ sendepende de financa subteno, Esperanto povas grave utili al malagasaj gejunuloj. En nia movado, ili povas senti sin bonvenaj kaj valoraj. Ili spertas fratecon kaj solidarecon, riĉiĝas kulture kaj spirite kaj vastigas sian mondobildon. Esperanto estas por ili ponto inter animoj kaj koroj.
Precipe ĉe la antaŭa sestaga 4-a Seminario, deko da gejunuloj eĉ ploris je ties fino. Kaj danke al Esperanto, gejunuloj povas senti sin aŭskultataj. „Por mi, verki estas ankaŭ terapio“, skribis al mi Torine Raharisoa, antaŭ ol sendi al mi epizodon pri la plej suferiga sperto en sia vivo.
Danke al abunda instruado de la franca lingvo (kaj iom de la angla), talentaj malagasoj povas lerni nian lingvon relative rapide. ”Mi jam komprenas ĉion, kion vi diras“, rakontis al mi 16-jarulino, kiu lernis la lingvon nur de 6 monatoj. Alia junulino povis jam sufiĉe flue interparoli kun mi post 7-monata lernado. Aparte surprizis min la granda interesiĝo de la malagasaj gejunuloj pri lingva ekzameno.
Kiam mi anoncis en la fino de la 5-a Malagasa Seminario, ke ni pripensas okazigi en nia venonta seminario fine de oktobro aŭ komence de novembro ekzamenon je la nivelo B1, mi emfazis, ke tiuj, kiuj komprenas min, havos bonan ŝancon sukcesi en ĝi. Mi enketis inter la tiutempe 36 ĉeestantoj – kaj je mia miro tuj leviĝis 24 manoj. Kontraŭe, en Eŭropo mi ĉiam vane klopodis instigi miajn esperantistajn geamikojn submetiĝi al KER-ekzameno. Eble la estonto de Esperanto vere troviĝas en la suda hemisfero.
Krom Ranja, ekzistas en Malagasio ankoraŭ plia juna lerneja direktorino, kiu entuziasmiĝas pri Esperanto, Elysa Razafiniaina, en Mananara en nordorienta Malagasio. En ŝia lernejo, nun ĉiuj 50 infanoj lernas nian lingvon. Elysa rakontas: ”Mi instruas Esperanton al ili, ĉar mi amas ilin.“
Ulrich Matthias


