PMA

Trejnprogramo por distancaj lingvo-instruistoj

trejnado

Ĉi tiu programo estas planita por respondi al konkretaj bezonoj de instruistoj, kiuj laboras en afrika kunteksto kaj deziras instrui lingvojn distance, per simplaj kaj alireblaj iloj. Ĝi konsistas el serio de strukturitaj retaj sesioj, kiuj celas ne nur transdoni sciojn, sed ĉefe evoluigi realajn, tuj aplikeblajn kompetentojn.

Kio okazos dum la sesio?

  • Ĉiu sesio inkluzivas konkretan taskon, kiu ebligas al partoprenantoj tuj apliki tion, kion ili lernas. La emfazo estas sur agado kaj sperto, ne nur sur teorio.
  • La programo uzas ilojn jam vaste disponeblajn kaj konatajn, kiel WhatsApp, kaj konsideras limigitajn teĥnikajn rimedojn (poŝtelefono). Tio garantias realisman kaj daŭrigeblan aplikon surloke.
  • La enhavo estas organizita laŭ logika progreso: de bazaj kapabloj (komuniko, organizo) ĝis pli kompleksaj pedagogiaj kaj didaktikaj kompetentoj.
  • La hejmtaskoj proponas du nivelojn.
  • La programo kunigas esencajn dimensiojn de distanca instruado.

Ĉi tiu trejnado celas fari el partoprenantoj ne nur uzantojn de iloj, sed memstarajn kaj efikajn distancajn instruistojn.

Instruos Fransoazo, akompanata de aktivaj instruistoj, kiuj praktikas tiun lecionan kurson adaptitan por WhatsApp.

La trejnado okazos ĉiudimanĉe ekde la 26a de aprilo (komenca sesio) ĝis la 14a de junio (fina sesio), je 15 UTK. Entute okazos ok trejnsesioj. La trejnado okazos en Zoom-platformo.

Aliĝu al la trejnado ĉi tie.

Abonu “La Ondon de Esperanto” por 2026 kontraŭ nur 15 eŭroj kaj ricevu senpage la jarkolektojn por 2024 kaj 2025. Legu pli ĉe https://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm
La Ondo de Esperanto en Telegramo: t.me/esperanto_news

La Ondo de Esperanto

The post Trejnprogramo por distancaj lingvo-instruistoj appeared first on La Ondo de Esperanto.

Deixe uma resposta