Retoso 2026

Granda novaĵo! Retoso, la plej mojosa reta evento de TEJO, okazos en 2026 de la 8a ĝis la 10a de majo! Detaloj venos poste, do restu atentaj sed jam pretiĝu kaj savu la daton en viaj kalendaroj ĉar la evento promesas kiel kutime la plej malaĉan programon, plenan je interagaj programeroj, atelieroj, babilrondoj ktp.
Se vi volas proponi programeron por Retoso, nepre plenigu la formularon.
Retoso estas momento por rete amuziĝi, lerni kaj renkontiĝi kun amikoj en Esperantujo, do nepre ne maltrafu ĝin kaj aliĝu.
Fonto: https://www.tejo.org/retoso-2026/
Abonu “La Ondon de Esperanto” por 2026 kontraŭ nur 15 eŭroj kaj ricevu senpage la jarkolektojn por 2024 kaj 2025. Legu pli ĉe https://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm
La Ondo de Esperanto en Telegramo: t.me/esperanto_news
The post Retoso 2026 appeared first on La Ondo de Esperanto.



