PMA

2300 tagoj da ĉiutaga informado

2300 tagojLa 18a de aprilo 2026 estas la 2300a tago ekde la 1a de januaro 2020, kiam komenciĝis senprecedenca informserio: jam dum 2300 tagoj en la novaĵretejo “La Ondo de Esperanto” ĉiutage aperas almenaŭ unu nova teksto. Cetere, 2300 tagoj estas 6 jaroj + 4 monatoj + 18 tagoj.

Ni memorigas, ke ĉi tiu novaĵretejo estis lanĉita antaŭ 15 jaroj, la 2an de septembro 2010, kiel “La Balta Ondo”. Ekde tiam en ĝi aperis 4352 tekstoj. Ilin garnas pli ol kvin mil (5611) ilustraĵoj.

Laŭ nia vizitkalkulilo, instalita komence de 2020, la plej ofte vizitita afiŝo (9 mil 803 vizitoj) estas la artikolo de la ĉefredaktoro de “La Ondo de Esperanto” pri la Ruslanda censo, verkita en decembro 2011. Ĝi estas la sola teksto vizitita pli ol naŭ mil fojojn. En la dua loko estas la Korĵenkova artikolo pri la Unua Libro de Zamenhof (6.759); ĝin sekvas la diskutartikolo “Granda skismo en Esperantujo” (6.756) de la Tjumena ĵurnalisto Stanislav Belov.
Entute, dum la lastaj 2300 tagoj jam 16 artikoloj estas legitaj pli ol 4000 fojojn, el kiuj 11 artikoloj (10 antaŭ cent tagoj) legiĝis pli ol 5000 fojojn. Cetere, antaŭ 1300 tagoj, je la “Miltagiĝo” de nia ĉiutaga informado, nur tri tekstoj superis la nombron tri mil (https://sezonoj.ru/2022/09/ondo-103/).

Vidu la liston de la dek kvin plej popularaj tekstoj en nia retejo.

9.803. Korĵenkov A.: Kiom da esperantistoj en Ruslando? Ne malpli ol 992
6.759. Korĵenkov A.: La Unua Libro
6.756. Belov S.: Granda skismo en Esperantujo
6.753. Korĵenkov A.: Ho, mia kor’, ne batu maltrankvile…
6.268. Korĵenkov A.: Ĉu la lasta ARKONES?
6.107. Etsuo Miyoshi: Politikistoj de EU kaj Esperanto
5.408. Korĵenkov A.: Konciza biografio de Lazarj Markoviĉ Zamenhof
5.318. Korĵenkov A.: Tolstoj kaj la unua Esperanta gazeto
5.279. Gorecka H., Korĵenkov A.: Sen Rodin sekvis sian edzinon
5.240. Gorecka H., Korĵenkov A.: Júlia Sigmond forpasis
5.197. Szilvási L.: Oni haltigos la Esperanto-ekzamenojn en Hungario
4.763. BET-59: La unua informilo
4.632. Belov S.: La pandemio kaj la homaro: konkludoj de la viruso
4.350. Martorell F.: Katastrofo ĉe Vinilkosmo
4.232. Nia diligenta kolegaro: La nomlisto

Atentu, ke en la plejlisto estas neniu artikolo pri okazinta Esperanto-renkontiĝo aŭ kongreso, sed estas du artikoloj pri okazontaĵoj (BET kaj ArKonEs); la plej legata teksto pri la okazinta Esperanto-renkontiĝo estas en la 26a loko: “Staĝo en Tajvano: Malgraŭ la koronviruso” de Reza Kheirkhah kun 3038 legoj. En la listo estas neniu beletraĵo kaj nur unu teksto pri temo nerilata al Esperanto (eseo de Belov pri la koronvirusa pandemio).

“La Ondo de Esperanto” aperas dumaniere: unue, kiel ĉiutage aktualigata novaĵretejo; due, kiel ampleksa (100-120 paĝoj) trimonata bitgazeto, en kiu estas publikigataj la plej gravaj tekstoj el la novaĵretejo kaj ankaŭ artikoloj, eseoj kaj beletraĵoj, verkitaj speciale por la gazeto.

“La Ondon” pretigas en Kaliningrado Halina Gorecka (eldonanto) kaj Aleksander Korĵenkov (redaktoro).
Malkiel la novaĵretejo, kiu estas libere kaj senpage legebla de ĉiu deziranto, la gazeton ricevas nur la abonantoj. Ekde la ĉeso de la papera epoko en decembro 2016, dum dek jaroj la baza tarifo por la bitgazeto (pdf kaj epub) estas 15 eŭroj; ĝi validas ankaŭ por la 2026a jaro.

Estas tri abonkategorioj:

1. Abonanto – 15 eŭroj
2. Amiko – 30 eŭroj
3. Patrono – 100 eŭroj

Pri la pagomanieroj legu ĉi tie: https://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm.

Ĝis nun neniu esperantista asocio, instanco aŭ fondaĵo subtenis la solan ĉiutage renovigatan Esperantan novaĵretejon. Ĝia funkciado dependas nur de la helpemo de tiuj, kiuj abonas la ĉiusezonan gazeton “La Ondo de Esperanto”. Se vi ne abonas ĝin, sed deziras helpi la novaĵretejon, abonu ĝin aŭ abonigu via(j)n amiko(j)n por 2026.

Dankon pro via helpo!

Halina Gorecka
Aleksander Korĵenkov

Ĉi tiu artikolo aperis en la novaĵretejo “La Ondo de Esperanto”.
Ĉe represo aŭ citado bonvolu indiki la fonton:
“La Ondo de Esperanto” https://sezonoj.ru/2026/04/ondo-157/

Abonu “La Ondon de Esperanto” por 2026 kontraŭ nur 15 eŭroj kaj ricevu senpage la jarkolektojn por 2024 kaj 2025. Legu pli ĉe https://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm
La Ondo de Esperanto en Telegramo: t.me/esperanto_news

La Ondo de Esperanto

The post 2300 tagoj da ĉiutaga informado appeared first on La Ondo de Esperanto.

Deixe uma resposta