La Simpozio de ILEI 2026

La Simpozio de Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj (ILEI) kun la temo “Plialtigi lingvan konscion” okazos la 11-12an de julio 2026 kadre de la 59a Kongreso de ILEI en Zaozhuang-a Universitato (Ĉinio).
La Simpozio estas la plej grava parto de la Kongreso de ILEI, kiu okazas ĉiun jaron en malsama lando. Ni multe ĝojas, ke en 2026 gastigas ĝin Zaozhuang-a Universitato, kie troviĝas la plej granda Esperanto-Muzeo el Azio kaj kvarjara Esperanto-fako. La celo de la Simpozio estas internacie kunparoligi esperantistajn kaj neesperantistajn universitatanojn por antaŭenigi nian pripensadon pri la instruado de Esperanto kiel ponto por interkultura kaj interfaka diskutado.
La Simpozio okazas hibride (ĉeeste kaj rete) por la prelegantoj kaj kongresanoj, kiuj ne fizike venos al Zaozhuang. La simpoziaj lingvoj estas Esperanto, la ĉina kaj la angla (kun Esperanta traduko).
Legu pli en la 16-paĝa dokumento, elŝutebla ĉe https://mallonge.net/simpozio26.
Abonu “La Ondon de Esperanto” por 2026 kontraŭ nur 15 eŭroj kaj ricevu senpage la jarkolektojn por 2024 kaj 2025. Legu pli ĉe https://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm
La Ondo de Esperanto en Telegramo: t.me/esperanto_news
The post La Simpozio de ILEI 2026 appeared first on La Ondo de Esperanto.



