PMA

Iĝu Komitatano B de TEJO

komitatanoj

La 1a de junio 2026 estos oficiĝtago de novaj komitatanoj B de TEJO. Tial ekde nun ni bonvenigas kandidatiĝojn por komitatanoj B de TEJO, kiuj oficos ekde junio 2026 ĝis majo 2028.

Komitatanoj B reprezentas individuajn membrojn de nia organizo en la Komitato, la supera organo de TEJO, kaj kundecidas pri gravaj okazaĵoj de la organizo. Ĉiu individua membro de TEJO rajtas elekti sian reprezentanton en la Komitato.

Kiel komitatanoj B rajtas kandidatiĝi individuaj membroj de TEJO, kiu aĝos almenaŭ 18 jarojn la tagon de la elektiĝo kaj dum la mandato ne fariĝos 36-jaraĝaj (aŭ pli) – do naskiĝintaj inter la 1a de junio 1992 kaj la 31a de majo 2008.

TEJO povas havi 13 komitatanojn B en 2026 (unu por ĉiu komencita cento da individuaj membroj). Post la oficiĝtago, en la Komitato restos ok komitatanoj B jam elektitaj je pasintaj oficiĝtagoj, do elekteblaj por nova oficperiodo estas pliaj kvin.

Kiel kandidatiĝi?

Legu pli ĉe https://www.tejo.org/ma-komb-2026/

Abonu “La Ondon de Esperanto” por 2026 kontraŭ nur 15 eŭroj kaj ricevu senpage la jarkolektojn por 2024 kaj 2025. Legu pli ĉe https://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm
La Ondo de Esperanto en Telegramo: t.me/esperanto_news

La Ondo de Esperanto

The post Iĝu Komitatano B de TEJO appeared first on La Ondo de Esperanto.

Deixe uma resposta