UEA esploros statutŝanĝojn ĝis 2027
Neniuj pliaj statutŝanĝoj, krom tiuj nepre postulataj de la nederlanda leĝo, okazos ĉe UEA dum la proksima tempo. La komitato de UEA dum sia sabata kunsido decidis ŝovi la aferon al aparta laborgrupo. Antonio del Barrio proponis tuj decidi pri la afero por liberigi tempon al pli gravaj diskutoj, sed ricevis malmultan subtenon.

La komitato de UEA, kiam ĝi fakte kunvenas, ŝatas longe diskuti pri eĉ bagatelaj aferoj, sed volonte prokrastas decidojn. Krome la komitato kutimas preskaŭ unuanime aprobi ajnan proponon subtenatan de la estraro. Tiel okazis ankaŭ ĉi-foje.
En sabato la komitato rete kunvenis dum tri horoj por diskuti proponitajn ŝanĝojn pri la nombro de komitatanoj A, B kaj C – diskuto, kiu estis komencita jam antaŭ pli ol unu jaro. La sola decido, kiun la komitato fine faris en sabato, estis ke la diskuto daŭru plian jaron kaj duonon, unuavice en speciala komitata laborgrupo.
Jam antaŭ du semajnoj, la 7-an de marto la komitato aprobis plurajn ĉefe teknikajn ŝanĝojn en la statuto. Tiuj redaktoj estis necesigitaj de ŝanĝoj en la nederlandaj leĝoj pri neprofitcelaj organizaĵoj.
Ĉar la proceduro por fari ŝanĝojn en la statuto estas komplika kaj interalie postulas poŝtan voĉdonadon de ĉiuj individuaj kaj asociaj membroj de UEA, estus oportune trakti ĉiujn proponatajn statutŝanĝojn samtempe.
Tion la estraro tamen ne deziris – laŭ ĝi la aliaj prononoj ne estis sufiĉe bone preparitaj kaj diskutitaj. Tial tiuj proponoj tute mankis en la unua versio de la tagordo por la eksterordinara komitata kunsido la 7-an de marto.
Post protestoj de komitatanoj, punkto por diskuto pri la nombro de diversspecaj komitatanoj estis aldonita al la tagordo. Same estis aldonita punkto pri la propono pli eksplicite permesi pli ol unu landan asocion en unu regno – aŭ, male, klare malpermesi tion.
Dum la unua kunsido la 7-an de marto la komitato bezonis kvar horojn por fine pli-malpli senŝanĝe aprobi la teknikajn ŝanĝojn al la statuto de UEA, postulatajn de la nederlanda leĝo. Por diskuto de la aliaj proponoj mankis tempo, kaj ĝi estis ŝovita al la 21-a de marto. Intertempe aparta laborgrupo pritraktis la proponojn.
La laboroj de tiu laborgrupo tamen montriĝis malsufiĉaj, kaj la 21-an de marto la komitato diskutis la diversajn proponojn dum tri horoj, por fine denove prokrasti la aferon kaj ŝovi ĝin al nova laborgrupo, kiu raportu antaŭ la fino de la jaro 2027. Tiam oni do eventuale aranĝos novan tutmondan voĉdonadon pri statutŝanĝoj, se la afero ne estos denove prokrastita.
La unua laborgrupo, kiu nun jam finis sian laboron, unuanime malaprobis ajnajn ŝanĝojn en la statuto rilate la principon ke UEA akceptu nur unu landan asocion en unu regno. Laŭ la laborgrupo la nuna vortumo estas taŭga, ĉar ĝi esprimas la gvidan principon, sed samtempe permesas al la komitato akcepti pli ol unu landan asocion, se tio ial estus necesa.
La propono doni al landaj asocioj duan komitatanon jam ekde 250 membroj estis ŝanĝita tiel, ke la limo estu 500 – anstataŭ la nuna 1 000. Subtenantoj de la propono en la laborgrupo opiniis, ke tio donus al la landaj asocioj plian motivon kreski kaj diversigus la komitaton sen forpuŝi nunajn anojn. Kontraŭuloj ne vidis bezonon de ŝanĝo kaj opiniis, ke oni ne kreu neegalecon inter la landaj asocioj.

La propono pri pliigo de la kvanto de komitatanoj A, kiuj reprezentas landajn asociojn, estis farita de la usona landa asocio de UEA. Antonio del Barrio, nun komitatano B, siaflanke proponis anstataŭe pliigi la kvanton de komitatanoj B, kiuj reprezentas la individuajn membrojn. Subtenantoj de tiu propono emfazis, ke ĝuste la individuaj membroj pagas la ĉefan parton de la kotizoj de UEA, kaj ke ili nun ne estas sufiĉe reprezentataj en la komitato.
– La plej aktivaj membroj kutime estas la individuaj membroj, atentigis Antonio del Barrio.
Li samtempe bedaŭris ke pro manko de kandidatoj ne estis vera elekto de B-komitatanoj pasintfoje, kio signifis, ke la kandidatoj ne estis prezentitaj al la individuaj membroj kaj ke la membroj tial ne konas siajn reprezentantojn. Lige kun la nuna diskuto li klopodis mem kontakti individuajn membrojn en la retlisto UEA-membroj, li rakontis.
– Mi ricevis kelkajn respondojn, laŭ kiuj oni ne tro diskutu pri la statuto, sed dediĉu nin al agado. Diskuto pri statutŝanĝoj estas malbona indiko pri la stato de la asocio, ŝajnas ke ni ne bone fartas kaj rigardas nian propran umbilikon, Antonio del Barrio diris.
Li aldonis, ke estus preferinde ke ĉiuj proponataj ŝanĝoj de la statuto estu traktitaj en la sama membrobalotado. Por fini la aferon kaj transiri al pli fruktodonaj diskutoj li tial proponis, ke la komitato tuj voĉdonu pri la afero.
La prezidanto kaj la ĝenerala direktoro tamen konsentis kun la raporto de la laborgrupo, laŭ kiu la afero ne estas matura sed bezonas plian esploron kaj novan laborgrupon, kiu raportu fine de 2027. Tion opiniis ankaŭ plimulto de la ĉeestantaj komitatanoj: 23 subtenis la proponon fondi novan laborgrupon, 4 kontraŭis ĝin kaj du ne voĉdonis.
Fine de la kunsido ĝenerala direktoro Martin Schäffer proponis informi la komitaton pri la grandaj ekonomiaj problemoj de TEJO, kiuj estiĝis ĉar TEJO ĉi-jare ne ricevas la grandan administran subvencion de EU.
Prezidanto Fernando Maia tamen proponis tuj fini la diskuton kaj trakti la TEJO-aferon en la komisiono pri financo dum la sekva semajno. Neniu protestis.


