Ankoraŭ du senpagaj libroj en nia retejo

En nia retejo aperis du novaj bitlibroj: literaturaj suplementoj al “La Ondo de Esperanto”, kiujn la abonantoj de ĉi tiu gazeto senpage ricevis en la abonjaroj 2019 kaj 2020: antologio “El la rusa poezio” kaj originala novelaro “Io devas okazi” de Miĥail Korotkov. Nun ĉiu deziranto povas libere elŝuti ilin (laŭ la normoj pdf kaj ePub).
La 90-paĝa antologio “El la rusa poezio” entenas 101 verkojn de 22 rusaj poetoj el la 18a kaj 19a jarcentoj ekde Miĥail Lomonosov ĝis Konstantin Romanov. Ĉi tiuj tradukoj de Valentin Melnikov ekde julio 2007 ĝis aŭgusto 2015 estis publikigataj en la rubriko “Rusa Antologio” de “La Ondo de Esperanto”. Aldone en la bitlibra eldono estas publikigitaj kelkaj tradukoj, kiuj pro lokomanko ne povis esti presitaj en la papera “Ondo”.
La 117-paĝa novelaro “Io devas okazi” de la siberia esperantisto Miĥail Korotkov entenas 18 liajn “rakontojn, fabelojn kaj pripensojn”. Ses el ili aperis en lia samizdata novelaro “Homo, kiu mortigis” (1988, la unua sciencfikcia kaj fantasta libro en Esperanto eldonita en Sovetunio); ilin komplementas ok verkoj poste aperintaj en la almanako “Sezonoj” (unu) kaj en “La Ondo de Esperanto” (sep) kaj kvar diverstempe verkitaj tekstoj pli frue ne publikigitaj.
Niaj bitlibroj
Ekde januaro 2007 nia gazeto “La Ondo de Esperanto” havas bitversion (pdf), kaj ekde 2017 “La Ondo” jam la dekan jaron aperus nur elektronike (pdf, ePub). En februaro 2010 ni komencis eldoni bitlibrojn kaj publikigi ilin en la bitlibrejo de “Sezonoj” https://esperanto-ondo.ru/Libroj/Libroj.php. Nuntempe ĉi tie estas dudek du senpagaj bitlibroj, du aĉeteblaj bitlibroj (elŝuteblaj por konatiĝo kiel provlibroj), kaj ok numeroj de “La Ondo de Esperanto”.
La plej ofte elŝutita estas la romaneto “Blankaj Noktoj” de Fjodor Dostojevskij, tradukita de Grigorij Arosev. Oni elŝutis ĝin 11 mil 521 fojojn: 6470 pdf-versiojn kaj 5051 ePub-versiojn. Ĝin sekvas “La falo de la domo Usher” de Edgar Allan Poe tradukita de Edmund Grimley Evans (9910 elŝutoj) kaj du tradukoj de Aleksander Korĵenkov: “La pika damo” de Aleksandr Puŝkin (9769) kaj “Sveda alumeto” de Anton Ĉehov (9672).
Inter la gazetoj la plej populara estas la januara eldono de “La Ondo de Esperanto” por la 2017a jaro: ĝi estas elŝutita 12 mil 730 fojojn (7704 pdf + 5026 ePub).
Intertempe niaj abonantoj ricevis literaturajn suplementojn por 2021, 2022, 2023, 2024 kaj 2025, kiuj aperos en nia virtuala biblioteko kvin jarojn post la eldono. Se vi deziras tralegi ĉi tiujn librojn, abonu “La Ondon” por 2026, kaj vi rajtos ricevi ankaŭ la kompletajn jarkolektojn de “La Ondo de Esperanto” kaj la literaturajn suplementojn por 2024 kaj 2025, kaj vi povos peti la suplementojn por 2021-23.
“La Ondo de Esperanto” estas abonebla kontraŭ nur 15 eŭroj ĉe niaj perantoj en pluraj landoj, ĉe nia UEA-konto “avko-u” kaj per la internacia pagosistemo PayPal. Pri la pagmanieroj legu ĉe https://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm.
Ni invitas ĉiujn legemulojn viziti nian bitlibrejon kaj elŝuti senpage niajn librojn kaj gazetojn ĉe https://esperanto-ondo.ru/Libroj/Libroj.php.
Bibliografiaj informoj
El la rusa poezio / Kompilis Valentin Melnikov kaj Aleksander Korĵenkov; Tradukis el la rusa Valentin Melnikov; Antaŭparolo kaj biografiaj notoj de Aleksander Korĵenkov. – Kaliningrado: Sezonoj, 2020. – 90 paĝoj. – (Literatura suplemento al “La Ondo de Esperanto”, 2019).
Korotkov, Miĥail Gavriloviĉ. Io devas okazi: Rakontoj, fabeloj, pripensoj / Postparolo de Aleksander Korĵenkov. — Kaliningrado: Sezonoj, 2020. — 117 pagoj. — (Literatura suplemento al “La Ondo de Esperanto”, 2020).
Halina Gorecka
Aleksander Korĵenkov
Ĉi tiu artikolo aperis en la novaĵretejo “La Ondo de Esperanto”.
Ĉe represo aŭ citado bonvolu indiki la fonton:
“La Ondo de Esperanto” https://sezonoj.ru/2026/03/sezonoj-4/
Abonu “La Ondon de Esperanto” por 2026 kontraŭ nur 15 eŭroj kaj ricevu senpage la jarkolektojn por 2024 kaj 2025. Legu pli ĉe https://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm
La Ondo de Esperanto en Telegramo: t.me/esperanto_news
The post Ankoraŭ du senpagaj libroj en nia retejo appeared first on La Ondo de Esperanto.



