PMA

TEJO maldungos oficistojn pro monomanko

Preskaŭ duono de la enspezo de TEJO venas de la administra subvencio de EU. Per tiu mono TEJO pagas la salajrojn de kvin plentempaj oficistoj. Sed ĵus evidentiĝis, ke TEJO ĉi-jare denove ne ricevos la subvencion. Mankas kapitalo por kovri la deficiton. Pro tio, TEJO devos maldungi oficistojn. 

En lundo la prezidanto de TEJO, Ana Ribeiro, anoncis al la komitato ke la peto de TEJO pri la administra subvencio estis rifuzita. Ŝi diris ke la kialo por la rifuzo estis ke ”la buĝeto de la nacia agentejo en Nederlando ne sufiĉis por subvencii ĉiun organizon, kiu kvalifikiĝis”. 

La administra subvencio, kiun TEJO esperis ricevi, estas 125 000 eŭroj. Buĝeto por 2026 daŭre mankas, sed tio egalas preskaŭ duonon de la enspezo de TEJO laŭ la buĝeto por 2025. Entute 200 000 el la pasintjara suma enspezo de 259 000 eŭroj venas de subvencioj, dum nur 5 400 eŭroj estis membrokotizoj. 

TEJO pasintjare laŭ la buĝeto elspezis 289 000 eŭrojn por salajri sep dungitojn, kies labortempo egalas la horojn de kvin plentempaj oficistoj. Ili estas la ĝenerala direktoro, subvencipetisto, eksterrilatisto, kongresa oficisto, komunikisto kaj volontul-kunordiganto; TEJO pasintjare krome havis Akso-oficiston kaj ricevis subtenon de UEA por ties salajro.

TEJO simile ne ricevis la administran subvencion en 2022, kaj tiam TEJO uzis sian rezervon por kovri la kostojn. Sed Ribeiro en la komitata diskutejo klarigas ke la situacio estas pli serioza ĉi-foje: 

”TEJO neniam plene rekonstruis siajn rezervojn ekde la krizo en 2022, kaj mi konsideras, ke decidi dungi 5 homojn sen rekonstrui tiujn rezervojn estis riska decido, sed mi kredas ke TEJO-anoj ĉiam fidis, ke la situacio de 2022 estis ununura okazo kaj ĉiam agis kvazaŭ la administra subvencio estus garantio. Leciono: ĝi ne estas.” 

Laŭ la financa raporto, TEJO havis rezervon de 133 500 eŭroj en decembro 2024. Esence, la administra subvencio egalas al preskaŭ la tuta tiama kapitalo de TEJO. Kiom estas la kapitalo nun, ne klaras.

Ribeiro proponis du manierojn por malgrandigi la deficiton. Unue, ŝi diris ke ”ni devos eksigi plejparton de nia oficistaro.” Sed maldungoj ne estos senproblemaj. Laŭ la realigplano por 2025–26, oni notis ke dungitoj rajtas ricevi finan pagon kaze de maldungo – sed ”TEJO ne havas rezervon aŭ asekuron por tiu kazo.” 

Due, TEJO petos helpon de UEA. Nome de la estraro de UEA, Aleks Kadar diris ke UEA esploras kiel subteni TEJOn. Tio povus okazi per kaskredito aŭ donackampanjo. Se temus pri kredito, TEJO evidente devus poste iel repagi ĝin.

Ribeiro proponis esplori kiel eviti similan situacion denove. Unu sugesto estas, ke TEJO ne dungu oficiston sen krei rezervon egalan al kelkaj monataj salajroj de tiu oficisto. 

Ĝis nun, neniu de la komitato de TEJO publike reagis al la novaĵo.

Robert Nielsen

Deixe uma resposta