PMA

Unesko-Kuriero pri arkeologio

unesko“Al tiuj, kiuj ankoraŭ rigardas arkeologion kiel ekstermodan kaj malaktualan sciencon, lastatempaj eventoj alportis akran refuton. Gravaj malkovroj okazis tiel rapide, ke multaj homoj nun parolas pri nova ora epoko por ĉi tiu fako.
En februaro 2025, la malkovro de la tombo de Tutmoso la dua, praulo de Tutanĥamono, apud la Valo de la Reĝoj en Luksoro, estis nomita kiel rimarkinda eltrovaĵo de la Egipta Ministerio pri Antikvaĵoj.
En 2024, grandioza majaa urbo estis detektita en la ĝangalo de la subŝtato Kampeĉo, sudorienta Meksiko. En Petra, Jordanio, entombiga ĉambrego, nekonata ĝis la lasta jaro, liveras valorajn informojn pri la Nabatea civilizacio”, – skribis Agnès Bardon, la ĉefredaktoro de “Unesko-Kuriero”, en la ĉefartikolo de la tria kajero de ĉi tiu gazeto (julio-septembro) por la 2025a jaro.

“Arkeologio: vivanta pasinteco” estas la ĉefa temo de ĉi tiu eldono, kies Esperanta versio kun plurmonata malfruo aperis en la retejo de Unesko. Ĉi tiun temon traktas jenaj tekstoj en la sekcio “Larĝa angulo”:

Michael Marshall. Arkeologio: fundamentita disciplino
“Ni devas malmunti la mitojn ĉirkaŭ la originoj de nia socia ordo”: Intervjuo kun David Wengrow
Anuliina Savolainen. Al-Ula, la perlo de la sauda dezerto
Liu Guoxiang. Arkeologia malkovro de la jadaj drakoj de Hongshan-kulturo
Jørgen Hollesen. La efiko de klimatŝanĝiĝo sur arkeologiaj lokoj
Sophie Douce. Moustapha Sall, vivo dediĉita al esplorado de la pasinteco
Guillermo G. Espinosa. Meksiko: lasera tekniko rivelas sekretojn de Teotiŭakano
“Prirabi lokon signifas neripareble detrui unikajn fontojn de informoj”: Intervjuo kun André Delpuech
Martin Dumas Primbault. La nemalpliiĝinta gloro de la faraonoj
Jan Zalasiewicz kaj Sarah Gabbott. Kio restos el nia civilizacio al la arkeologoj de la estonteco?

“Unesko-Kuriero” aperas en la ses oficialaj lingvoj de Unesko kaj ankaŭ katalune, Esperante, portugale, kaj koree. La Esperanta versio (58-paĝa) de la julia-septembra “Kuriero” estas senpage elŝutebla (laŭ la normo pdf) en la retejo de Unesko: https://unesdoc.unesco.org/ark:/48223/pf0000394612_epo.

AlKo

Ĉi tiu artikolo aperis en la novaĵretejo “La Ondo de Esperanto”.
Ĉe represo aŭ citado bonvolu indiki la fonton:
“La Ondo de Esperanto” https://sezonoj.ru/2026/03/unesko-44/

Abonu “La Ondon de Esperanto” por 2026 kontraŭ nur 15 eŭroj kaj ricevu senpage la jarkolektojn por 2024 kaj 2025. Legu pli ĉe https://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm
La Ondo de Esperanto en Telegramo: t.me/esperanto_news

La Ondo de Esperanto

The post Unesko-Kuriero pri arkeologio appeared first on La Ondo de Esperanto.

Deixe uma resposta