PMA

UK-111 en Graco: Vojaĝrabatoj – flugoj kaj trajnoj

flugojLa 111a Universala Kongreso de Esperanto (UK) okazos en Graz (Graco), Aŭstrio ekde la 1a ĝis la 8a de aŭgusto 2026 kun la temo “Volontulado en la servo al daŭripova evoluigo”. La Universala Kongreso estas la plej granda renkontiĝo de esperantistoj el la tuta mondo. Jam aliĝis 766 homoj el 56 landoj.

Profitu de la kunlaboro kun la aviadkompanioj de Lufthansa Group – Lufthansa, SWISS, Austrian, Brussels Airlines, Eurowings, Edelweiss, Discover – kaj optimumigu viajn vojaĝkostojn.

Je via dispono estas la vasta itinerreto kun ĉirkaŭ 310 cellokoj tutmonde, same kiel transatlantikaj flugoj funkciigitaj de Air Canada kaj United. Uzu la specialan ligilon lufthansa.com/nl/en/event/universala-kongreso-esperanto-2026 por ekscii la rabatitajn prezojn. La rabatoj validas por flugoj ĝis unu semajnon antaŭ kaj post la kongreso.

La Aŭstraj Federaciaj Fervojoj (germane: Österreichische Bundesbahnen, ÖBB) – la nacia fervoja kompanio de Aŭstrio – estas la oficiala trajnkompanio por la 111a UK. Vojaĝi per trajno estas unu el la plej daŭripovaj manieroj atingi la kongresurbon: la aŭstra fervoja reto funkcias plejparte per elektro el renovigeblaj fontoj kaj proponas komfortan, klimatamikan alternativon al aŭta aŭ aviadila vojaĝado. Ni ĝojas kunlabori kun partnero, kiu subtenas respondecan kaj medikonscian vojaĝadon tra Eŭropo. Legu detalojn en la Dua Bulteno kaj ĉe: https://uk.esperanto.net/2026/alvenebloj.

Por partopreni en la 111a UK en Graco, aliĝu ĉe: https://uk.esperanto.net. Notu, ke post la 31a de marto la aliĝkotizo plialtiĝos! Por resti ĝisdata pri ĉiuj novaĵoj sekvu la UK-paĝojn en Facebook kaj Instagram kaj aliĝu al la aktiva Telegram-grupo.

Fonto: Gazetara Komuniko de UEA, 2026, №1289.

Abonu “La Ondon de Esperanto” por 2026 kontraŭ nur 15 eŭroj kaj ricevu senpage la jarkolektojn por 2024 kaj 2025. Legu pli ĉe https://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm
La Ondo de Esperanto en Telegramo: t.me/esperanto_news

La Ondo de Esperanto

The post UK-111 en Graco: Vojaĝrabatoj – flugoj kaj trajnoj appeared first on La Ondo de Esperanto.

Deixe uma resposta