PMA

Aperis la Dua Bulteno de la 111a UK en Graco

dua bultenoEn la retejo de UEA aperis la Dua Bulteno de la 110a Universala Kongreso de Esperanto, kiu okazos de la 1a ĝis la 8a de aŭgusto 2026 en Graco (Graz, Aŭstrio).

Kiel kutime, la Dua Bulteno enhavas plurajn informojn por la kongresanoj: Loka Kongresa Komitato, la kongresejo, utilaj informoj pri Aŭstrio kaj Graco, provizora programo, kongresa temo, KER-ekzamenoj, paroligaj kursoj, hoteloj, ekskursoj, bankedo k. m. a.

Ĉi tiu 58-paĝa bitlibro, pretigita laŭ la normo pdf, estas elŝutebla ĉe https://uk.esperanto.net/2026/duabulteno.

Ĝis la 31a de marto 2026 validas la dua aliĝtarifo: por t. n. A-landoj ĝi estas 240 eŭroj por individuaj membroj de UEA kaj 300 eŭroj por ne individuaj membroj.

Se vi ankoraŭ ne aliĝis al la kongreso, vi povas aliĝu rete ĉe https://uea.org/kongresoj/alighilo.

AlKo

Ĉi tiu artikolo aperis en la novaĵretejo “La Ondo de Esperanto”.
Ĉe represo aŭ citado bonvolu indiki la fonton:
“La Ondo de Esperanto” https://sezonoj.ru/2026/03/graco-14/

Abonu “La Ondon de Esperanto” por 2026 kontraŭ nur 15 eŭroj kaj ricevu senpage la jarkolektojn por 2024 kaj 2025. Legu pli ĉe https://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm
La Ondo de Esperanto en Telegramo: t.me/esperanto_news

La Ondo de Esperanto

The post Aperis la Dua Bulteno de la 111a UK en Graco appeared first on La Ondo de Esperanto.

Deixe uma resposta