PMA

Wolfgang Schwanzer forpasis

La 31an de januaro 2026 sekve de mallonga akuta malsano forpasis d-ro Wolfgang Schwanzer (1953-2026), multjara Esperanto-aktivulo kaj unu el la gvidantoj de la movado en Germanio.

Schwanzer

Wolfgang Schwanzer studis geografion kaj kiel junulo eklernis nian lingvon. En 1989 li transprenis la prezidantecon de Germana Esperanto-Asocio, kiun li gvidis ĝis 1994. Dum tiu tempo Germanio reunuiĝis: kuniĝis ankaŭ la Esperanto-asocioj el ambaŭ partoj de la lando per kontrakto sukskribita en 1991. Tiun transiron Wolfgang kungvidis, atenteme kaj modeste kiel ĉiam. Ekde 1996 li estis honora membro de GEA. En 1999 li transprenis la Esperanto-libroservon de la asocio. En la sama jaro li fariĝis ĉefdelegito de UEA por Germanio. Tiun oficon li plenumis ĝis la fino de 2025; la libroservon li planis daŭrigi kun plena energio.

Wolfgang partoprenis multajn Universalajn Kongresojn. Fine de decembro pasintjare li ankoraŭ kontribuis al la programoj de la Novjara Renkontiĝo en Wiesbaden kaj la GEA-renkontiĝo Luminesk’ en Bingen. GEA perdis iaman gvidanton, la tuta Esperanto-komunumo fidindan amikon. La entombigo kun ĉeesto de pluraj esperantistoj okazis la 12an de februaro en Mainz. Ni kondolencas al lia vidvino Iris, liaj filoj kaj lia frato.

Ulrich Brandenburg

La forpaso de Wolfgang Schwanzer estas granda perdo ankaŭ por ni. Nia delonga amiko Wolfgang dum multaj jaroj estis la plej sukcesa landa peranto de “La Ondo de Esperanto”, kaj lia libroservo mendis plej multe da libroj de “Sezonoj” inter ĉiuj landaj libroservoj.
Ni funebras kaj kondolencas…

Halina Gorecka
Aleksander Korĵenkov

La foton sendis Iris Leppert

Ĉi tiu artikolo aperis en la novaĵretejo “La Ondo de Esperanto”.
Ĉe represo aŭ citado bonvolu indiki la fonton:
“La Ondo de Esperanto” https://sezonoj.ru/2026/03/schwanzer/

Abonu “La Ondon de Esperanto” por 2026 kontraŭ nur 15 eŭroj kaj ricevu senpage la jarkolektojn por 2024 kaj 2025. Legu pli ĉe https://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm
La Ondo de Esperanto en Telegramo: t.me/esperanto_news

La Ondo de Esperanto

The post Wolfgang Schwanzer forpasis appeared first on La Ondo de Esperanto.

Deixe uma resposta