Invitu la kongreson de ILEI por la jaroj 2027 kaj 2028
Konforme al la Kongresa regularo de ILEI (www.ilei.info/dok/Kongresa_regularo.pdf), la Estraro de ILEI invitas landajn sekciojn de ILEI, aŭ aliajn Esperanto-organizojn kunlabore kun la ILEI-sekcio, aŭ memstare se en la lando ne ekzistas sekcio de ILEI, kandidatiĝi por invitanto de la 60a Kongreso de ILEI planata por la jaro 2027 kaj de la 61a Kongreso de ILEI planata por la jaro 2028.
Organizaj postuloj
- La invitanto devas disponi sufiĉajn organizajn fortojn kaj sperton por organizi la Kongreson kunlabore kun la Estraro de ILEI.
- La kongreso devas esti E-evento sen konkurenco de aliaj eventoj.
- La Kongresa Regularo de ILEI estas deviga por ILEI kaj por la kongresa invitanto.
- LKK laboras sub gvido de la estrarano pri kongresoj de ILEI kaj kune kun li/ŝi respondecas pri la kongresorganiza laboro al la Estraro de ILEI sekvante la kutiman taskodividon www.ilei.info/konferenco/taskodivido.pdf inter LKK kaj ILEI.
Legu pli en la retejo de ILEI https://www.ilei.info/novajxoj/Elekto_de_invitantoj.php.
Abonu “La Ondon de Esperanto” por 2026 kontraŭ nur 15 eŭroj kaj ricevu senpage la jarkolektojn por 2024 kaj 2025. Legu pli ĉe https://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm
La Ondo de Esperanto en Telegramo: t.me/esperanto_news
The post Invitu la kongreson de ILEI por la jaroj 2027 kaj 2028 appeared first on La Ondo de Esperanto.



