Esperanto en la dosieroj de Epstein
La publikigo de granda kvanto da dokumentoj el la retpoŝto de la usona sekskrimulo Jeffrey Epstein kaŭzis skandalojn en pluraj landoj. Multaj gravaj politikistoj evidente sekrete havis proksimajn kontaktojn kun Epstein kaj eĉ vizitis lian nun fifaman insulon. Konataj esperantistoj ŝajne mankas en la ĝis nun publikigitaj dosieroj, sed Esperanto mem estas menciita.

Jeffrey Epstein (1953–2019) estis usona investisto, kiu amasigis grandajn riĉaĵojn kaj iĝis fama mecenato, sed poste estis malkaŝita kiel sekskrimulo. Li estis unuafoje juĝita pro sekskrimoj kontraŭ neplenaĝaj knabinoj en 2008, kaj poste denove arestita en 2019, suspektita pro homkomerco. Li mortigis sin en la arestejo.
La aresto kaj morto de Epstein spronis grandan kvanton da konspirteorioj en Usono, ĉefe ĉar inter liaj amikoj kaj konatoj estis multaj famaj personoj, kiuj povus esti implikitaj en liaj krimoj, se Epstein restus viva kaj oni plu esplorus liajn krimojn. Tial dum jaroj aŭdiĝis postuloj pri publikigo de liaj dosieroj, kaj nun granda parto de la dokumentoj estas publikigita de usonaj aŭtoritatoj.
Inter la publikigitaj dokumentoj ŝajnas manki tiaj, kiuj povus esti malutilaj al prezidento Donald Trump, kiu same estis inter la amikoj de Epstein. Ja estis publikigitaj dokumentoj kiuj montras proksimajn amikajn rilatojn de multaj aliaj diverslandaj gravuloj kun Epstein.
Konataj esperantistoj ĝis nun ne estis trovitaj inter la amikoj de Epstein, sed la vorto ”Esperanto” aperas en la dokumentoj almenaŭ dufoje, en mesaĝoj senditaj en septembro 2015. Tiam Epstein jam estis kondamnita pro devigado de neplenaĝaj knabinoj al prostituo kaj pasigis jaron en nesevera malliberigo.
En unu el la mencioj, en retpoŝta mesaĝo al Epstein de neidentigita persono, la vorto aperas nur preterpase, kiel simbolo de io nesukcesinta. Pli interesa estas la alia mesaĝo, sendita al Epstein de la konata lingvisto Noam Chomsky.
En pli frua mesaĝo Epstein dankas pro la afableco de Noam Chomsky kaj lia edzino Valeria kaj rakontas ke liaj komputistaj spertuloj demandis, kial Chomsky instruas al maŝino lingvon ”kiu estas tiel ambigua kaj plena de nelogikaj eroj”.
Respondante al Epstein, Noam Chomsky rakontas, ke la demando de la komputistoj memorigas lin pri la fama filozofo Rudolf Carnap, kiu fakte mem estis esperantisto. Jen traduko de la plena teksto de la letero:
Okupata semajno, multaj prelegoj. Plej bona tempo por ni estus la 16-a. Havos prelegon en Harvard tagmeze, sed libera poste.
Via komputilisto memorigas min pri la unua fojo, kiam mi renkontis Carnap. Li ne povis kompreni, kial homoj parolas lingvojn, kun ties ĉiuj neregulaĵoj kaj komplekseco. Kial ne ĉiuj simple parolas Esperanton (kiu, kvankam li ne rimarkis tion, uzas ordinaran latinidan gramatikon kun tre malgrandaj ŝanĝoj)? Aŭ pli bone, kial ni ne ĉiuj parolas predikatan kalkulon?
Frege, Tarski, kaj aliaj same pensis, ke homa lingvo ne valoras studon. Oni eĉ povas konstrui paradoksojn en ĝi. Granda devio de la riĉa tradicio, kiu en la moderna periodo devenas de Galileo kaj la granduloj de la moderna scienco.
Noam
Probal Dasgupta, lingvisto kaj antaŭa prezidanto de UEA, kredas ke ĝuste la interrilatado kun Rudolf Carnap kaŭzis la skeptikan sintenon al Esperanto. Laŭ li Chomsky ofte diris similajn aferojn pri Carnap.
”Chomsky rakontis al mi en letero ke Carnap insistadis ke Esperanto estas same perfekte logika kiel la simbolozaj ’lingvoj’ uzataj de matematikaj logikistoj”, skribas Probal Dasgupta en mesaĝo al Libera Folio.
Kiam Probal Dasgupta esprimis sian miron pri la asertata diraĵo de Carnap, Chomsky respondis, ke ne indas miri. Chomsky aldonis ke liaj kolegoj en la fakultato pri filozofio ”ŝajnas vere kredi ke la atika dialekto de la helena estis perfekte logika lingvo kaj tial estis inda portanto de la plej altaj filozofiaj ideoj”.
”Mi devas agnoski ke mi citas laŭmemore, ĉar mi ne scias, kien mi metis tiun leteron de Chomsky el la papera epoko”, Probal Dasgupto aldonas.
Laŭ la publikigitaj dosieroj de Epstein evidentas, ke Noam Chomsky kaj lia edzino Valeria dum longa tempo havis tre amikan rilaton al Epstein. En 2019, kiam la usonaj aŭtoritatoj denove komencis esplori la suspektatajn krimojn de Epstein, li petis konsilon de Chomsky.
En sia afabla respondo Chomsky interalie parolis pri la ”histerio kiu estiĝis ĉirkaŭ la mistrakto de virinoj, kiu atingis la punkton kie eĉ dubigi akuzon estas krimo pli aĉa ol murdo”. En alia mesaĝo Chomsky skribis, ke estis tre valora sperto havi regulan kontakton kun Epstein.
Epstein interalie donis al Chomsky konsilojn en financaj aferoj. La geedzoj Chomsky ĉeestis vespermanĝojn en la Novjorka domo de Epstein, tranoktis en liaj apartamentoj en Novjorko kaj Parizo, vizitis lian bienon en Nov-Meksiko kaj ĉeestis plurajn universitatajn renkontiĝojn kun li.
Noam Chomsky nun estas 97-jara kaj ne aperis publike post apopleksio kiun li suferis en 2023. Lia edzino Valeria Chomsky en publika pardonpeto agnoskis ke la duopo faris gravan eraron kaj agis malatente, kiam ili proksime interrilatis kun Epstein, ne unue zorge esplorinte lian fonon.
Samtempe ŝi skribis, ke Epstein ”trompis” ilin, sed ke ili neniam vizitis lian nun fifaman insulon, kiu ŝajne funkciis kiel bordelo por famuloj kaj riĉuloj.


