PMA

Ĉu unikaj infanoj aŭ unikaj kondiĉoj?

Tbiliso

Sperto de Esperanto-instruado en lernejo-pensiono

Ĉu unikaj infanoj aŭ unikaj kondiĉoj? Pri tio mi meditis, instruante Esperanton en lernejo-pensiono, situanta en la Kartvelia ĉefurbo Tbiliso. Ajnokaze, temas pri absolute unika eksperimento, kiu pruvis, ekzemple, ke eblas lerni nian lingvon dum la reklamataj 150 horoj ĝis la nivelo B1.

Mi venis al la pensiono la 6an de oktobro 2025 kaj jam tiutage prezentis Esperanton al ĉiuj naŭ tieaj gelernantoj. Post mia rakonto la gvidantino demandis la infanojn, kiu el ili deziras lerni Esperanton, kaj ĉiuj respondis: “Mi”. Sed por ĉi tiu studobjekto estis elektitaj nur tri homoj – du dekjaraj knabinoj kaj unu dekunujara knabo.

En ĉi tiu lernejo estas diversaĝaj infanoj, ĉiu lernas laŭ sia persona laborplano kaj diverse progresas. Tial estis forkribritaj la okjara knabo, pene konkeranta la programon de la unua klaso, du 13-jaraj junulinoj, kies celo estis trastudi la tutan materialon de la oka klaso dum tri monatoj, du dekjaruloj, kiuj devis komence pliĝustigi siajn rusan kaj anglan lingvojn. Kaj mia 11-jara lernantino Vasilisa Ivannikova kiu jam delonge libere kaj senerare parolas Esperanto.

TbilisoAl la unikaj kondiĉoj kontribuis ankaŭ la strikta lerna disciplino, emo de ĉiuj lernejanoj esti sukcesaj pri ĉio ajn kaj la neignorebla motivado lerni Esperanton. Pri la motivado indas danki al Vasilisa, kun kiu ni ĉiam interparolis nur en Esperanto, kaj kiu foje dum la urba promenado vigle babiladis kun la samaĝa, sed mia eksterpensiona interreta lernanto, kiu loĝas en Tbiliso kun sia familio. Videblis, ke la pensionaj infanoj estis tre impresitaj pro la libera uzado de Esperanto inter Vasilisa kaj nekonata knabo. La tri miaj startuloj tuj komencis entuziasme interŝanĝi frazojn, kaptitajn dum niaj unuaj lecionoj aŭ ĵus aŭditajn de la babilantaj infanoj.

Sed verŝajne la plej grava kialo de la rapida lernoprogresado estis tio, ke ni havis grupajn lecionojn ĉiutage (krom dimanĉo, kiam la pensionanoj turismas). La leciono daŭris ĉiam iom pli ol unu horon. Krome, ĉiu lernanto rajtis viziti min iam ajn por havi privatan lecion(et)on: ĉu legi, ĉu gramatike ekzerci, ĉu paroli en Esperanto. Kaj ili faris tion libervole, laŭ sia plaĉo elektante la oftecon, tempon, daŭron kaj okupojn de la vizitoj.

Konsentu, ke la kondiĉoj de la instruado estis fantastaj!

TbilisoDum la grupaj lecionoj ni parolis nur en Esperanto – kaj preskaŭ ne uzis lernolibron. Sed ni tre multe legis, komence tradukante, poste jam sentraduke (nur atentante gramatikajn kaj leksikajn interesaĵojn), aŭskultis kaj kantis kantojn, parkerigis poemojn (mirinde – kiel rapide infanoj parkerigas!), denove kaj denove ripetadis ĉiujn demandovortojn, prepoziciojn kaj afiksojn, ankaŭ cent verbojn laŭ la bildkartetoj, ni verkadis amuzajn historiojn kaj scenigis fabelojn. Lernolibron ni uzis kiam la infanoj venis al mi kaj elektis fari – ĉu skribe, ĉu buŝe – gramatikajn ekzercojn. Antaŭ ol fari iun lecionon ni trarigardadis la gramatikan materialon por ĝi kaj ĉiam konstatis, ke ni ĝin jam bone scias.

El ĉiuj praktikaĵoj la infanoj plej ŝatis kanti kaj babili – speciale kun novaj por ili esperantistoj. Mi multe dankas al ĉiuj miaj samideanoj, kiuj konsentis interrete paroli kun miaj gelernantoj! Verdire, la geknaboj multe nervozigis min dum tiuj sesioj. La infanoj, laŭ mi, montris sin tre malbone: ili terure maltrankviliĝis, timis erari, balbutis tro mallaŭte, sed ĉefe – ili ne sciis, kion diri. Eĉ Vasilisa sidis kiel fosto, rigardis min per siaj petegantaj okuloj, atendante miajn suflorojn, “rompis” la fingrojn kaj muĝis ion malklaran. Ĉe la tria provo mi komprenis la problemon: ili simple ne havas sperton subteni kaj evoluigi la konversacion! Ili scias, kiel diri, sed ne scias, kion diri! Post ĉi tiu malkovro ni dum la lecionoj speciale ekokupiĝis pri la arto de konversaciado kun nekonataj homoj…

Tiu ĉi neplanita eksperimento, bedaŭrinde, ne atingis 150 horojn. La estrino, ĉiutage aŭdante ankaŭ la komencantojn paroli en Esperanto, konkludis, ke ili jam scias sufiĉe por ĉesi – kaj nun necesas pli da atento dediĉi al pli gravaj studobjektoj. Iusence ŝi pravas. Do, laŭ mia kalkulo, ni havis ĉirkaŭ 100 lernohorojn – se ne konsideri eksterklasajn paroladojn. Mi mem estas tre kontenta pri la sukcesoj de la geknaboj. Ili estas neimageblaj bravuloj! Sed kio okazos al ilia Esperanto post nia disiĝo?.. La 6an de januaro 2026 mi forlasis ilin kaj revenis hejmen al Moskvo.

Irina Gonĉarova
Moskvo

Ĉi tiu artikolo aperis en la novaĵretejo “La Ondo de Esperanto”.
Ĉe represo aŭ citado bonvolu indiki la fonton:
“La Ondo de Esperanto” https://sezonoj.ru/2026/02/kartvelio/

Abonu “La Ondon de Esperanto” por 2026 kontraŭ nur 15 eŭroj kaj ricevu senpage la jarkolektojn por 2024 kaj 2025. Legu pli ĉe https://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm
La Ondo de Esperanto en Telegramo: t.me/esperanto_news

La Ondo de Esperanto

The post Ĉu unikaj infanoj aŭ unikaj kondiĉoj? appeared first on La Ondo de Esperanto.

Deixe uma resposta