Ekparolu! en la jaro 2025
La projekto Ekparolu!”, kiu funkcias ĉe la retejo Edukado.net, estas programo, kie la du flankoj, nome nevoj/nevinoj (komencintoj) kaj onkloj/onklinoj (speciale trejnitaj esperantistoj) trovas unu la aliajn kaj povas havi retajn parolsesiojn. En la programo estas registritaj 449 genevoj kaj trejnitaj 110 geonkloj, el kiuj, kompreneble, ne ĉiuj estis aktivaj en la pasinta jaro. Dum la jaro ni okazigis entute 473 sesiojn, kaj jarfine ni atingis la 5500an sesion.
Laboris en 2025 “nur” 37 geonkloj, el kiuj donis almenaŭ 12 sesiojn (tio estas averaĝe monate almenaŭ po unu) 12 geonkloj. (Informojn kaj fotojn de ili vi povas vidi en la geonkla paĝo.
- Ni aparte dankas kaj gratulas Luna M Silva el Portugalio, kiu ĉi-jare okazigis la plej multajn sesiojn, entute 69. Sume, ĝis la jarfino, ŝi havas 86 sesiojn.) Estas interese, ke kvankam ŝi loĝas en Eŭropo, ŝi disponigas sin ankaŭ en noktaj horoj, kaj tiel ankaŭ ekster-eŭropanoj profitas el ŝia helpo.
- Ankaŭ nia dua diligentulino devenas el Portugalio. Maria Oliveira babilis kun genevoj 56 fojojn. Entute ŝi donis jam 90 sesiojn.
- Peter Weide el Danio havis 51 renkontiĝojn en 2025, dum pluraj jaroj sume 427 sesiojn ĝis la fino de la jaro.
Legu la plenan raporton pri Ekparolu! ĉe https://edukado.net/novajhoj?id=935
Abonu “La Ondon de Esperanto” por 2026 kontraŭ nur 15 eŭroj kaj ricevu senpage la jarkolektojn por 2024 kaj 2025. Legu pli ĉe https://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm
La Ondo de Esperanto en Telegramo: t.me/esperanto_news
The post Ekparolu! en la jaro 2025 appeared first on La Ondo de Esperanto.



