Esvorto: La unua Esperanta apo en Ĉinio
“Mi esperas, ke ĉiu komencanto havos oportunan lernilon”, – kun tiu intenco juna medicinisto Chen Kechi en Chongqing ellaboris la unuan en Ĉinio Esperantan vorto-memorigilon. La nomo de ĉi tiu apo (aplikaĵo) estas “Esvorto”.
Ĝiaj funkcioj inkluzivas memoradon, relernadon kaj serĉadon. Nun ĝi estas alirebla en la apo-merkato de Huawei (serĉi “Esvorto” kaj elŝuti). Se via poŝtelefono ne estas Huawei, serĉu ĝin en “Tencent App Store”. Por uzantoj de iPhone, la aplikaĵo estas en pretigado.
Bonvole elŝutu kaj disvastigu por subteni “Esvorton”.
Yuan Ailin
Fonto: http://esperanto.china.org.cn/2026-01/12/content_118277080.htm
Abonu “La Ondon de Esperanto” por 2026 kontraŭ nur 15 eŭroj kaj ricevu senpage la jarkolektojn por 2024 kaj 2025. Legu pli ĉe https://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm
La Ondo de Esperanto en Telegramo: t.me/esperanto_news
The post Esvorto: La unua Esperanta apo en Ĉinio appeared first on La Ondo de Esperanto.



