Esperanto instruota en la mezlernejoj de Katalunio
La jaro 2028 estos tre grava por la kataluna esperantismo. Danke al la kunlaboro inter Kataluna Esperanto-Junularo kaj la departemento pri Edukado de Katalunio, Esperanto povos esti elektita kiel unujara opcia fako en la katalunaj mezlernejoj. Unua provo okazos en Subirats jam dum 2027.
La celoj de la iniciato estas pluraj: akirigi al la katalunaj lernantoj ĝeneralajn lingvajn konojn kaj kapablojn kiuj helpos al ili lerni aliajn lingvojn; samtempe, pritrakti kaj esplori valorojn kaj konceptojn kiel lingvan diversecon aŭ lingvan justecon.
Dum 2026 kaj 2027, kunlabore kun ILEI, okazos trejnprogramoj por instrui Esperanton al preskaŭ naŭcent katalunaj mezlernejaj lingvoinstruistoj, por ke ĉio pretu en 2028.
HeKo-redakcio
Fonto: HeKo 899 3-A, 31 dec 2025
Abonu “La Ondon de Esperanto” por 2026 kontraŭ nur 15 eŭroj kaj ricevu senpage la jarkolektojn por 2024 kaj 2025. Legu pli ĉe https://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm
La Ondo de Esperanto en Telegramo: t.me/esperanto_news
The post Esperanto instruota en la mezlernejoj de Katalunio appeared first on La Ondo de Esperanto.



