PMA

Festkunveno kaj oficiala kurso en Nepalo

nepalo

Je la Zamenhofa Tago en Katmanduo kunvenis 37 esperantistoj por festi la 166an naskiĝdatrevenon de Zamenhof. Philip Pierce, Indu Devi Thapaliya, Shrijana Joshi, Nabin Lal Shrestha, L. P. Agnihotri kaj Sabita Dahal rakontis pri Esperanto kaj pri la aŭtoro de Esperanto. Sekvis unuminuta silenta paŭzo omaĝe al la esperantistoj forpasintaj dum la pasinta jaro, interalie, Renato Corsetti, Roman Dobrzyński kaj Rob Moerbeek. La prezidanto de Nepala Esperanto-Asocio (NEspA), kiu poste prezentis prelegon en Esperanto kaj en la nepala lingvo. La festa kunveno finiĝis per bongusta tagmanĝo preparita de Harka, Sushila, Shanta kaj Parsuram. La tutan programon lerte kondukis la kasisto de NEspA, Dipak Shrestha.

Kelkajn semajnojn pli frue komenciĝis 20-leciona kurso de Esperanto ĉe la departemento pri kampara disvolviĝo, oficiale subtenita de Kotesar Multfaka Kolegio. Kvindeko da studentoj lernas Esperanton ĉiusabate. Ĉe la fino de la kurso, la studentoj ricevos oficialan atestilon de la kolegio.
Bharat Kumar Ghimire
Prezidanto de NEspA

Ĉi tiu artikolo aperis en la decembra (vintra) eldono de “La Ondo de Esperanto” (2025).
Ĉe represo aŭ citado bonvolu nepre indiki la fonton:
Papere: La Ondo de Esperanto, 2025, №4 (326).
Rete: La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2025/12/nepalo-5/

Abonu “La Ondon de Esperanto” por 2026 kontraŭ nur 15 eŭroj kaj ricevu senpage la jarkolektojn por 2024 kaj 2025. Legu pli ĉe https://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm
“La Ondo de Esperanto” en Telegramo: t.me/esperanto_news

La Ondo de Esperanto

The post Festkunveno kaj oficiala kurso en Nepalo appeared first on La Ondo de Esperanto.

Deixe uma resposta