PMA

Muziko, dancoj kaj Esperanto en Angers

angers

Dimanĉe, la 14an de decembro 2025 okazis Zamenhof-Festo en Angers, Francio. En bonega etoso kunvenis 63 homoj por interparoli en Esperanto. La temo estis “muziko kaj dancoj”.

Matene okazis du prelegoj: Unue, David Guérin prelegis pri siaj festivalaj spertoj en Esperantujo kaj pri la Roskilde-festivalo kaj ties diferenco de Esperantaj eventoj. Ĝi estas grandega, neesperanta, somera muzikfestivalo en Danlando, kun diversaj volontulaj teamoj, inter ili unu Esperanta. Kontraŭ iom da facila laboro, oni povas partopreni dum tuta semajno en tiu mirinda evento, tendumi kaj manĝi senpage.

Poste, XiaoXiao prelegis pri plac-dancado, tre populara en Ĉinio nuntempe. Ŝi prezentis la aktualan situacion de plac-dancado kaj sekve, la procezon de ĝia evoluo kiu reflektas la gigantan ŝanĝiĝon de Ĉinio dum la lastaj kvindek jaroj. Ŝi finis per interaktiva parto: ĉiuj partoprenantoj gaje kundancis.

Inter diversaj intervenoj, oni parolis pri la tre interesa blogo de Christian Rivière nomata “Ajnoteko”. Sekvis kantata aperitivo kaj manĝo.

Posttagmeze kantistoj kaj muzikistoj Victoria Dubin (akordiono) kaj Gérard Houitte (gitaro) muzikis, kantigis kaj dancigis nin per cirklo-dancoj, ktp.

angers

La partoprenantoj povis dum paŭzoj spekti ekspozicietojn de nekutimaj muzikiloj (sonorileto, bekflutoj, marakoj, senmembrana tamburino, ĝembo, pluvbastoneto, psalterioj, citro, okarino, ukulelo, valiho de Madagaskaro, kalimbo, ktp), de nia­bibliotekaj libroj primuzikaj, de libro-brokantaĵoj kaj de aliaj libro-budetoj de amikoj.

Laurent Vignaud

Ĉi tiu artikolo aperis en la decembra (vintra) eldono de “La Ondo de Esperanto” (2025).
Ĉe represo aŭ citado bonvolu nepre indiki la fonton:
Papere: La Ondo de Esperanto, 2025, №4 (326).
Rete: La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2025/12/francujo-31/

Abonu “La Ondon de Esperanto” por 2026 kontraŭ nur 15 eŭroj kaj ricevu senpage la jarkolektojn por 2024 kaj 2025. Legu pli ĉe https://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm
“La Ondo de Esperanto” en Telegramo: t.me/esperanto_news

La Ondo de Esperanto

The post Muziko, dancoj kaj Esperanto en Angers appeared first on La Ondo de Esperanto.

Deixe uma resposta