PMA

Plusoj kaj minusoj en la nova strategia plano

La nova strategia plano de UEA estas facile superrigardebla kaj listigas kvin klarajn celojn por la proksima jaro. Tamen entute dek kvin ”strategiaj” celoj por la sekvaj jaroj estas tro multe, des pli ke ne klaras, kio estas prioritata kaj kiu respondecas pri plenumo, opinias Tim Owen. Francisco Javier Moleón volus ke UEA konsideru, kial esperantistoj ne vidas kialon aliĝi al la asocio, dum Osmo Buller miras ke la prezidanto de UEA indikis sin mem kiel la aŭtoron de la plano.

La nova strategia plano de UEA kun la akronima titolo AKIRI, konsistas el 22 paĝoj kun simbolaj ilustraĵoj.

UEA denove havas strategian planon por la proksimaj jaroj. La plano kun la akronimo AKIRI ekvalidos post kiam la komitato ĝin aprobos, rakontis la nova prezidanto de UEA, Fernando Maia, en vidpunkta artikolo en Libera Folio.

La antaŭa strategia plano de UEA estis kompilita sub la gvido de Mark Fettes, kaj ĝi ekvalidis en 2013. Oni uzis multe da tempo por ellabori tre detalan, 38-paĝan planon, sed efektive preskaŭ nenion planitan la asocio sukcesis realigi. Krome la plano ĉesis validi jam en 2017.

Ellaboradon de nova plano indikis kiel sian prioritaton Duncan Charters en sia unua novjara mesaĝo kiel prezidanto de UEA komence de 2020. Dum liaj du mandatperiodoj oni multe diskutis pri la plano, sed ĝi neniam pretiĝis.

Fine, komence de oktobro 2025, iom pli ol du monatojn post sia elektiĝo, Fernando Maia povis prezenti la planon, kiun li kompletigis kaj kompilis ĉefe surbaze de la diskutoj okazintaj dum la mandatperiodoj de Charters.

La plano prezentas entute dek kvin ”strategiajn celojn” por la kvin ”strategiaj kampoj” – administrado, kunlaborado, informado, rilatoj kaj instruado. La inicialoj de tiuj vortoj formas la akroniman nomon de la plano, AKIRI.

Krom la ”strategiaj celoj” por la jaroj 2025–2030, la plano difinas ankaŭ kvin prioritatojn por la venonta jaro. Tiuj estas:

  1. Funkciigi novan membro-sistemon por plibonigi la uzanto-sperton kaj la efikecon de la internaj procezoj.
  2. Kreskigi enspezojn tra projektoj, donacoj kaj investoj por kompensi redukton de enspezoj pro kotizoj.
  3. Konkludi la vendon de la oficeja domo ĉe Nieuwe Binnenweg 176 (Roterdamo) por subteni pli efikan oficejan modelon (inkluzive revizii la funkciigon de la Libroservo por subteni ĝian mision).
  4. Kreskigi la konscion pri Esperanto por ebligi trafajn informojn kaj akiri pli da subteno al la movado.
  5. Kreskigi la membraron por fortigi la tutmondan reprezentecon de UEA.

Tim Owen, direktoro de Esperanto-Asocio de Britio, trovas tiun listigon de kvin klaraj prioritatoj por la proksima jaro la plej pozitiva trajto de la nova plano.

Tim Owen
Tim Owen.

– En grandaj deklaroj eblas perdi la fokuson, des pli, kiam temas pri periodo kvinjara. Ke tiu kvino estas prezentata eksplicite, do, estas gratulinde.

Des pli laŭdinde estas laŭ li, ke almenaŭ kvar el la indikitaj punktoj estas klare mezureblaj – aŭ oni sukcesos pri la indikita tasko, aŭ ne sukcesos. Tiel ekzemple pri la funkciigo de nova membrosistemo:

– Oni aŭ jes aŭ ne estos sukcesinta funkciigi tion, do facile mezurebla celo. Tio laŭ mi estas la plej decida paŝo, ĉar kredeble ĝi celas ankaŭ la retejon; nenio prezentas UEA kiel stagnan, aliepokan pli ol tio. Se ŝanĝiĝos nenio alia, moderna retejo estos pozitivaĵo. Kaj male: se pliboniĝos ĉio alia, ne vere gravos, ĉar la publika eksteraĵo estos ĉio, kion vidos novuloj.

Malpli facile mezureblas la celo “kreskigi la konscion pri Esperanto”, kaj ĝenerale laŭ Tim Owen ne klaras, kiel tio povus okazi grandskale.

La nova plano estas laŭ li relative facile legebla, interalie ĉar ĝi estas multe malpli ampleksa ol la antaŭa plano.

– La legebleco venas ne sole de tio; multe helpas la moderna prezento. Tiun efikon montras la tute freŝa Strategia Laborplano de TEJO: mi ankoraŭ ne finleĝis ĝin pro ĝia tekstmureco, malgraŭ tio, ke ĝi malpli longas je triono, laŭ vortkalkulo.

La problemo pri la antaŭa laborplano laŭ Tim Owen estis, ke ne evidentis, kiu faros kion, kaj finfine mankis plenumontoj. Similan problemon li vidas en la nova plano.

– Estas prezentataj po tri strategiaj celoj por la kvin branĉoj Administrado, Kunlaborado, Informado, Rilatoj kaj Informado. Kiuj estas prioritatoj? Kiu plenumos? Kiel?

Francisco Javier Moleón, iama oficisto de UEA, pli kritike sintenas al la plano, kaj proponas al la asocio pripensi, kial la kotizaj enspezoj ŝrumpas.

Francisco Javier Moleón

– UEA devus sin demandi, kial esperantistoj ne vidas klaran kialon aliĝi al UEA. Tio estus grava parto de strategia plano. Konsilo: proponu bonajn servojn, kaj homoj volonte aliĝos; proponu mizerajn servojn, kaj homoj same volonte malaliĝos.

En la strategia plano troviĝas interalie ”programoj 101 kaj 1001”, kiuj celas ke landaj asocioj en iuj landoj strebu havigi 101 novajn membrojn, dum landaj asocioj en Ĉinio, Usono, Japanio, Brazilo, Francio kaj Germanio strebu havigi eĉ 1001 novajn membrojn.

Moleón tamen atentigas, ke oni ŝajne ne atendas ke tiuj novaj membroj alportu kotizajn enspezojn. Almenaŭ laŭ la konkreta ekzemplo pri Kubo, prezentita en la plano, la membrokotizoj estu subvenciitaj.

– UEA ne havos novajn enspezojn, sed mem elspezos la necesan monon. Nu, tio estas ja bela maniero atingi 101 membrojn. Tiel oni povos atingi ankaŭ 1001 membrojn. Verŝajne eĉ 10 001.

Nerealisma li trovas la programon Oceanio, kiu celas ”fortigi kaj videbligi la Esperanto-movadon en Oceanio, kun speciala atento al instru- kaj informagadoj kaj al indiĝenaj komunumoj kaj lingvoj”.

– Ĉe legado tiu programo tuj ŝajnis al mi ambicia: la tuta Oceanio! Ĝis mi atingis la finon de la alineo: ”simile por Azio, Afriko, Eŭropo kaj Ameriko”. Tiam la nur ambicia programo iĝis monumenta. Ni vidos, kio iĝos almenaŭ el la nur ambicia programo. Mi ne miros, se la rezulto estos fojaj gazetaraj komunikoj pri kurseto en la urbo XYZ de la oceania lando QWERTY. Kaj fino de la monumenta planero.

Bela kaj pompa laŭ li estas la celo ”fortigi la akademiecan prestiĝon de Esperanto per subteno al universitataj katedroj, bibliotekoj kaj arkivoj, esplorprogramoj kaj sciencaj kongresoj”.

– Sed kion tio signifas en la praktiko? Kiel tia subteno efektiviĝos? Ĉu temas pri mona subteno, sponsoreco (”UEA apogas tion”), kunlaboro kun niaj sciencistoj (kie ili estas?)…? Mi suspektas, ke tio restos bela idealo malfacile konkretiĝonta. Sed eble mi eraras (kiel tiom ofte) kaj ĝi montriĝos la plej sukcesa ero de la plano.

Osmo Buller

Osmo Buller, antaŭa ĝenerala direktoro de UEA, atentigas ke la dokumento devas esti benita de la komitato por ke ĝi estu konsiderata oficiala strategia plano de UEA.

– Krome en ĝi ne povas esti mi-esprimoj, nek ĝi povas surhavi kovrile individuan aŭtoron. Eĉ Lapenna ne metis sian nomon en siaj strategiaj dokumentoj. Ankaŭ ne faris tion Tonkin nek Fettes.

– La antaŭa strategia plano parolis pri UEA kiel eduka movado kaj difinis kiel ĝian gravan taskon edukadon al tutmonda konscio. Tio ne estas sufiĉe elstarigita en la nun proponata plano. Mi ĉiam vidis UEA ankaŭ kiel klerigan asocion, kiu ĉiel strebu plialtigi la klerecan nivelon de la movado. Tio mankas en la plano, kio konkrete aperas ekzemple en tio, ke ĝi diras nenion pri la revuo, kiu devus havi ŝlosilan rolon kiel kleriganto de membroj.

Ke UEA neglektas sian klerigan taskon, laŭ Buller montriĝas ankaŭ en la formorto de la eldona agado, pri kiu la plano same silentas.

– Estas malĝojige konstati, ke ekzemple pri la movada historio regas granda nescio ne nur inter esperantistoj ĝenerale sed eĉ inter movadaj gvidantoj. Iam mi skribis en la revuo, ke historia kono estas bufro kontraŭ naiveco, kiu delogas fari multekostajn erarojn kaj ripeti samajn elreviĝojn. La strategia plano devus preni serioze refortigon de tiu bufro.

– Bedaŭrinde eblas jam timi, ke la nova plano havos saman sorton kiel la antaŭa, nome forgeson. Kvankam publikigita antaŭ tri semajnoj, en la komitata diskutlisto regas plena silento pri ĝi.

Deixe uma resposta