PMA

DeepL fine lernis Esperanton – ĉu plu gravas?

En 2012 estis granda novaĵo, ke la aŭtomata tradukilo de Google ekparolis Esperanton. De tiam la kvalito de aŭtomataj tradukoj eksplode evoluis. Nun tradukon al kaj el Esperanto proponas ankaŭ la fama tradukilo DeepL. Sed kiu funkcias plej bone? Kaj ĉu homaj tradukistoj plu bezonatos?

DeepL tradukas el la ukraina al Esperanto. La traduko estas bonkvalita, sed la nomo de la ukraina ministro estas skribita kun angleca ortografio – en Esperanto ja ne ekzistas la litero y.

Kiam Google en 2012 aldonis Esperanton al la lingvoj de sia aŭtomata tradukilo, la kompanio mem trovis la novaĵon tiel grava, ke pri ĝi aperis aparta afiŝo en la blogo de Google – kun titolo en Esperanto. Kompreneble raportis ankaŭ Libera Folio.

Kiam komence de novembro Esperanto aperis inter la lingvoj subtenataj de alia fama aŭtomata tradukservo, DeepL, la novaĵo pasis preskaŭ nerimarkita, kaj la gazetara servo de la kompanio neniel reagis al demando de Libera Folio pri la temo.

István Ertl, ĉiama kunlaboranto de Libera Folio, sed ankaŭ profesia tradukisto ĉe la Eŭropa Revizora Kortumo, diras ke la ĝenerala evoluo de maŝina tradukado estas vertiĝodona por ĉiuj, multoble pli ol la plej multaj homoj imagis.

– En la 1980-aj jaroj mi legis pri DLT kaj la uzo de Esperanto en tiu regul-baza projekto; en la 1990-aj mi redaktis ĉe UEA broŝuron de Dan Maxwell pri la temo. En 2003, kiam mi eklaboris ĉe EU, miaj ĉefaj laboriloj ankoraŭ estis Word, Google, vortaroj kaj terminaroj pliparte paperaj.

– Tra la jaroj aldoniĝis tradukmemoroj kaj fine maŝintradukado, per sistemo evoluigita interne de la EU-institucioj. Nuntempe mi preskaŭ ĉiam laboras ne kiel ”vera” tradukisto, sed kiel revizianto de maŝintradukaĵo jen pli jen malpli bona.

La ĝenerala evoluo de maŝina tradukado estas vertiĝodona por ĉiuj, laŭ István Ertl.

Ŝajne do la aldono de Esperanto al DeepL ne plu estas aparte unika okazaĵo, des pli ke la firmao samtempe anoncis la aldonon de pli ol 70 lingvoj en eksperimenta beta-statuso. Interalie ĉiuj oficialaj lingvoj de EU nun estas haveblaj ĉe DeepL, kiun oni ĝenerale konsideras unu el la plej bonaj libere alireblaj aŭtomataj tradukiloj.

La ”malnovaj” lingvoj de DeepL estas traktataj per klasika komputada modelo nomata ”neŭra reto”, evoluigita dum multaj jaroj. La rapidan aldonon de multaj novaj lingvoj ebligis la uzo de granda lingvo-modelo (angle LLM), teknologio kiun uzas popularaj servoj kiel ChatGPT. La tradukoj faritaj per la nova teknologio eble ne tuj estos same kvalitaj kiel tiuj faritaj per la klasika modelo de DeepL.

Ĉiuokaze la kvalito de aŭtomataj tradukoj el kaj al Esperanto enorme evoluis dum la pasinta jardeko. Ni prenu la anglalingvan originalon, kiun ni uzis en 2012, kaj komparu.

Originala teksto en la angla: BUENOS AIRES, February 22, 2012 (AFP) – Around 340 people were injured, some of them seriously, Wednesday when a train derailed and struck a railway station platform in Buenos Aires, transport and health officials said. Around a dozen ambulances were sent to the accident in the west of the Argentine capital to treat those hurt, said Alberto Crescenti, a senior city official. Transportation Secretary Juan Pablo Schiavi gave the toll and said many of the passengers were badly injured, including some with multiple fractures and abrasions, adding that “there could be fatalities” among the casualties.

Traduko de Google en 2012: Bonaero, februaro 22, 2012 (AFP) – Ĉirkaŭ 340 homoj estis vunditaj, kelkaj el ili serioze, merkredo kiam trajno elreliĝis kaj frapis fervoja stacidomo kajo en Buenos Aires, transporto kaj sano respondeculoj diris. Ĉirkaŭ dekduo ambulancoj estis senditaj al la akcidento en la okcidento de la argentina ĉefurbo trakti tiujn malfelicxan, diris Alberto Crescenti, altranga urbo oficiala. Transporto Sekretario Johano Paŭlo Schiavi donis la paspago kaj diris multajn el la pasaĝeroj estis grave vunditaj, inkludante iuj kun multnombraj frakturoj kaj abrasions, aldonante ke ”ne povis esti viktimoj” inter la viktimoj.

Kvankam la teksto estas ĝenerale komprenebla, tuj evidentas pluraj fuŝoj, plej rimarkinde eble ”tiujn malfelicxan”, eĉ kun ikso, anstataŭ ”la vunditojn”, kaj ”ne povis esti viktimoj inter la viktimoj” anstataŭ ”povis esti mortintoj inter la viktimoj”. La nuna versio de la Google-tradukilo multe pli bone elturniĝas pri la sama teksto.

Traduko de Google en 2025: BONAERO, 22-a de februaro 2012 (AFP) – Ĉirkaŭ 340 homoj vundiĝis, kelkaj el ili grave, merkrede kiam trajno dereliĝis kaj trafis kajon de fervoja stacio en Bonaero, diris transportaj kaj sanaj oficistoj. Ĉirkaŭ dekduo da ambulancoj estis senditaj al la akcidento en la okcidento de la argentina ĉefurbo por trakti la vunditojn, diris Alberto Crescenti, altranga urba oficisto. La ministro pri transportado Juan Pablo Schiavi donis la nombron kaj diris, ke multaj pasaĝeroj estis grave vunditaj, inkluzive de kelkaj kun multoblaj frakturoj kaj abrazioj, aldonante, ke ”povus esti mortoj” inter la viktimoj.

La nova tradukilo de DeepL elturniĝas sufiĉe bone pri la teksto, tamen ne tute same bone kiel la ĝisdata versio de Google. La plej evidenta fuŝo aperas tuj en la komenco:

Traduko de DeepL: BUENOSA ERO, la 22-an de februaro 2012 (AFP) – Ĉirkaŭ 340 homoj vundiĝis, iuj el ili grave, merkrede kiam trajno devojis de la trako kaj trafis platformon de fervoja stacidomo en Buenos Aires, diris transportaj kaj sanitaraj oficistoj. Ĉirkaŭ dekduo da ambulancoj estis senditaj al la akcidento en la okcidento de la argentina ĉefurbo por kuraci la vunditojn, diris Alberto Crescenti, altranga urba oficisto. La Transporta Sekretario Juan Pablo Schiavi konfirmis la nombron kaj diris, ke multaj el la pasaĝeroj estis grave vunditaj, inkluzive de iuj kun multoblaj frakturoj kaj skrapaĵoj, aldonante, ke ”povus esti mortintoj” inter la viktimoj.

Ni fine vidu, kiel funkcias la ĝisdata versio de la lingvomodelo de ChatGPT, kiu ja ne estas unuavice evoluigita por tradukoj. Jen la rezulto.

Traduko de ChatGPT: BUENOS-AIRESO, la 22-an de februaro 2012 (AFP) – Ĉirkaŭ 340 homoj estis vunditaj, kelkaj el ili grave, merkredon kiam trajno elreliĝis kaj trafis la peronon de fervoja stacio en Bonaero, laŭ informoj de transportaj kaj sanaj oficialuloj. Ĉirkaŭ dekduo da ambulancoj estis senditaj al la akcidentloko en la okcidenta parto de la argentina ĉefurbo por prizorgi la vunditojn, diris Alberto Crescenti, supera urba funkciulo. La Transporta Sekretario Juan Pablo Schiavi donis la nombron de viktimoj kaj diris, ke multaj el la pasaĝeroj estis severe vunditaj, inter ili kelkaj kun multnombraj frakturoj kaj kontuziĝoj, aldonante ke ”povus esti mortintoj” inter la viktimoj.

Estas amuze konstati, ke en ĉiuj tradukoj, krom la ĉi-jara versio de Google, la nomo de la argentina ĉefurbo nelogike aperas en pli ol unu formo. Nur la ĝisdata versio de Google ne konfuziĝis pro la fakto ke la urbonomo komence aperas tutmajuskle, kaj ĉie ĝuste nomis la urbon ”Bonaero”.

Sed la eraroj kaj strangaĵoj en aŭtomate tradukitaj tekstoj iĝas ĉiam malpli multaj, kaj almenaŭ por nebeletraj tekstoj ofte sufiĉas malmulta redaktado por ke la rezulto estu kontentiga, diras István Ertl.

– Mi facile imagas ke, ene de kelkaj jardekoj aŭ eĉ jaroj, la profesio de tradukisto fairiĝos io simila al tio kio nun estas forĝisto au ĉapelfaristo: daŭre bezonata, sed malpli grandnombre ol iam, por taskoj apartaj kaj bezonantaj specifajn kapablojn.

Deixe uma resposta