La UK en 2027 okazos en Aŭstralio
La Estraro de Universala Esperanto-Asocio decidis, ke la 112-a Universala Kongreso de Esperanto (UK) okazos en Melburno, Aŭstralio, de la 3-a ĝis la 10-a de julio 2027.

Melburno estas la ĉefurbo de la subŝtato Viktorio, moderna kaj konata pro siaj riĉa kultura vivo, vigla multnacia medio kaj mondfamaj edukaj institucioj, inkluzive de la Universitato de Melburno. Fondita en 1835, la urbo ofte estas nomata la “kultura ĉefurbo de Aŭstralio” kaj gastigas grandan nombron da festivaloj kaj internaciaj eventoj. Ĝi posedas ankaŭ la Unesko-listigitan konstruaĵon Royal Exhibition Building en la Ĝardenoj Carlton.
Melburno ofertas ampleksajn turismajn spertojn: la riveron Yarra, la historian Queen Victoria Market, St Kilda, buntajn stratetojn kun kafejoj kaj strata arto, same kiel elstaran gastronomian diversecon.
Melburno/Narrm estas la tradicia tero de la Kulina nacio. La regiono, kies tradicia nomo en la lingvoj Woiwurrung kaj Boonwurrung estas skribata respektive kiel Narrm aŭ Naarm, estas hejmo de aborigena historio de almenaŭ 40 000 jaroj. La tradicia nomo reflektas profundan kulturon kaj ligon al la tero, akvo kaj kreorakontoj.
Melburno disponas tre bonan infrastrukturon por internaciaj eventoj: modernan kongresejon, efikan transportreton, vastan loĝejaron kaj gastaman, kulturan atmosferon. Pro tio UEA akceptis la inviton de Aŭstralia Esperanto-Asocio (AEA) kaj Melburna Esperanto-Asocio (MEA), al kiuj UEA esprimas sinceran dankon. La aŭstralia Esperanto-movado havas longan kaj aktivan historion, kaj Melburno dum jardekoj funkcias kiel grava centro de la loka movado.
Laŭ gazetara komuniko de UEA
(UEA unue eraris pri la datoj: la unue anoncitaj datoj, la 1-a kaj la 8-a de julio, estas ĵaŭdoj. La datoj en la gazetara komuniko estis poste ĝustigitaj.)


