PMA

Donac’ al VK! – kampanjo por protekti la ĉeeston de la Esperanto-muziko interrete

vinilkosmo

UEA kaj EUROKKA/Vinilkosmo unuiĝas por venki seriozan riskon: granda parto de la Esperanto-kantoj povus malaperi de la ĉefaj muzikplatformoj – sed danke al via subteno ni povos eviti tion! Pro nesufiĉa profitigo, post 13 jaroj de kunlaborado, la interreta distribuanto de Vinilkosmo decidis ne renovigi kontrakton, kiu finiĝos jam en februaro 2026. Se nenio estos farita, Esperanto-kantoj malaperos de Spotify, Deezer, YouTube Music, Apple Music kaj aliaj servoj, do severa bato por nia kulturo kaj por ĉiuj, kiuj malkovras Esperanton per muziko.

Kvankam nia plej grava muzikeldonejo Vinilkosmo havas limigitajn enspezojn. EUROKKA strebas kontrakti kun alia distribuanto, sed ne eblos al ĝi sola kovri la novajn kostojn por tio. Ĉar EUROKKA/Vinilkosmo respondecas pri la koncerta programo de la Virtuala Kongreso de Esperanto (VK), dum la malfermo de la 6a VK UEA lanĉis specialan kampanjon Donac’ al VK kun la celo kolekti 2 000 € por Vinilkosmo tra la VK-fonduso. Tiuj donacoj estos ne nur nia dankesprimo, sed ankaŭ aktiva maniero protekti la ĉeeston de la Esperanto-muziko interrete.

Ĉiu donaco farita rekte al la VK-fonduso tra la aliĝilo de la 6a VK inter la 5a kaj la 31a de decembro 2025 estos plene transdonita al EUROKKA/Vinilkosmo ĝis 2 000 €. Kvankam la kerna programo de la VK finiĝis, la virtuala kongresejo – la VK-servilo ĉe Discord – restos funkcianta ĝis 31.12.2025. La VKanoj daŭre uzas ĝin por liberaj kunsidoj – kaj la VK-organizantoj planas surprizajn specialajn programerojn ĝis la jarfino! Tial eblas ĝis 31.12.2025 plu aliĝi al la VK. Al individuaj membroj (IM) de UEA en 2025 ankoraŭ nealiĝintaj al la VK tio estas senpaga: https://vk.esperanto.net/2025/uea-membro. Por tiuj, kiuj ne estas aktualaj IM de UEA, eblas uzi specialan VK-aliĝilon por aliĝi al UEA por 2026 kaj gajni plene senpagajn aliĝojn kaj al UEA por 2025 kaj al la 6a VK:https://vk.esperanto.net/2025/uea-vk. Donacojn oni povas fari per la supraj VK-aliĝiloj – aŭ rekte al la VK-fonduso: https://uea.org/alighoj/donacoj/vk. Aktualaj IM-oj de UEA, kiuj deziras realiĝi por 2026, devas uzi la retan aliĝilon: https://uea.org/alighoj/alighilo.

Nova epoko por Esperanto-muziko

La Donac’ al VK okazas samtempe kun grava novaĵo: Vinilkosmo lanĉos sian tute novan muzikplatformon la 12an de decembro 2025: https://vinilkosmo.com – kiu jam viziteblas, sed aĉetoj eblos nur post la oficiala lanĉo. Akompanos la lanĉon la premiero de la albumeto La nova ĝardeno de la novĵaza bando Vojaĝo. Nepre spektu tiujn videojn:
🎥 Pri la nova platformo: https://youtu.be/nLAnwM6HuLQ
🎥 Varbvideo de la albumeto La nova ĝardeno: https://youtu.be/zvcTHiuePL8
🎥 Pri EUROKKA/Vinilkosmo: https://dai.ly/x9ksbu2

Via Donac’ al VK ankaŭ estos donaco al Vinilkosmo okaze de tiu grava atingo!

Strategia por UEA – kaj por la tuta komunumo

La kampanjo Donac’ al VK ligiĝas al la strategia plano AKIRI de UEA, precipe al la kampo Kunlaborado, kiu celas interalie subteni la komunuman reton – inkluzive de fakaj asocioj kaj artistoj – kaj fortigi la produktadon, disvastigon kaj konsumon de altkvalita esperantlingva kulturo, samtempe montrante al la mondo la kreivan forton de Esperanto.

Donac’ al VK: la Virtuala Kongreso kaj Vinilkosmo vere kune!

Fonto: Gazetara Komuniko de UEA, 2025, №1272.

Abonu “La Ondon de Esperanto” por 2026 kontraŭ nur 15 eŭroj kaj ricevu senpage la jarkolektojn por 2024 kaj 2025. Legu pli ĉe https://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm
La Ondo de Esperanto en Telegramo: t.me/esperanto_news

La Ondo de Esperanto

The post Donac’ al VK! – kampanjo por protekti la ĉeeston de la Esperanto-muziko interrete appeared first on La Ondo de Esperanto.

Deixe uma resposta