PMA

Paweł Fischer-Kotowski kaj Fransoazo Noireau: La Instruistoj de la Jaro

instruistoj de la jaroJe la Zamenhof Tago 2024 ILEI kun subteno de TEJO invitis ĉiujn esperantistojn proponi kandidatojn por la kategorioj de la konkurso “La Instruistoj de la Jaro”. En la 58a kongreso de ILEI, okazinta la 19-26an de julio 2025 en Beogrado estis anoncitaj la gajnintoj:

Juna Instruisto de la jaro 2024: Paweł Fischer-Kotowski
Honoraj atestiloj: Joel Muhire, Ranja Zafinifotsy, Alexander/Alekso Vaughn Miller

Instruisto de la jaro 2024: Fransoazo Noireau
Honoraj atestiloj: Dennis Keefe, Vida Kulikauskiene

Legu la biografiojn de la laŭreatoj en la retejo de ILEI
https://www.ilei.info/novajxoj/instruistoj-de-la-jaro-2024.pdf

“La Ondo de Esperanto” gratulas la laŭreatojn!

AlKo

Ĉi tiu artikolo aperis en la novaĵretejo “La Ondo de Esperanto”.
Ĉe represo aŭ citado bonvolu indiki la fonton:
“La Ondo de Esperanto” https://sezonoj.ru/2025/08//

Abonu “La Ondon de Esperanto” por 2025 kontraŭ nur 15 eŭroj kaj ricevu senpage la jarkolektojn por 2023 kaj 2024. Legu pli ĉe https://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm
La Ondo de Esperanto en Telegramo: t.me/esperanto_news

La Ondo de Esperanto

The post Paweł Fischer-Kotowski kaj Fransoazo Noireau: La Instruistoj de la Jaro appeared first on La Ondo de Esperanto.

Deixe uma resposta