PMA

Raita Pyhälä (Saliko) forpasis

La 20an de aŭgusto 2025 pro kancero forpasis

Raita Pyhälä (1939-2025)

saliko

finna instruistino pri la angla kaj franca lingvoj, esperantistino ekde la komenco de la 1990aj jaroj, konata en Esperanto kiel Saliko; instruistino de Esperanto en Finnlando kaj eksterlande, prezidanto (1995-2000) kaj poste vicprezidanto de ELFI (Finnlanda sekcio de ILEI); aŭtoro kaj tradukinto de pluraj tekstoj, aperintaj libroforme kaj en gazetoj (“Juna Amiko”, “Kontakto”, “Monato” k. a.); malavara subtenanto de esperantista agado en Afriko; membro de la Panteono ĉe www.edukado.net.

Jam tre malsana, ŝi en julio 2025 partoprenis en la 59aj Baltiaj Esperanto-Tagoj en Kaŭno, kie Aleksej Salomatov montris sian filmon pri ŝi.

Ni funebras pro la forpaso de Saliko, nia delonga amikino kaj nia fidela abonanto, kun kiu ni korespondis ankoraŭ pasintsemajne.

Halina Gorecka
Aleksander Korĵenkov

Foto el https://edukado.net/novajhoj?id=925

Ĉi tiu artikolo aperis en la novaĵretejo “La Ondo de Esperanto”.
Ĉe represo aŭ citado bonvolu indiki la fonton:
“La Ondo de Esperanto” https://sezonoj.ru/2025/08/nekrologo-75/

Abonu “La Ondon de Esperanto” por 2025 kontraŭ nur 15 eŭroj kaj ricevu senpage la jarkolektojn por 2023 kaj 2024. Legu pli ĉe https://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm
La Ondo de Esperanto en Telegramo: t.me/esperanto_news

La Ondo de Esperanto

The post Raita Pyhälä (Saliko) forpasis appeared first on La Ondo de Esperanto.

Deixe uma resposta