La aŭgusta rabato: Aventuroj de la brava soldato Ŝvejk
Hašek, Jaroslav. Aventuroj de la brava soldato Ŝvejk dum la mondmilito / Tradukis el la ĉeĥa Vladimír Váňa; Antaŭparolo de Renato Corsetti; Ilustris Josef Lada. – Dobřichovice: KAVA-PECH, 2004. – 712 p., il. – (Serio “Oriento-Okcidento”, №38). – Prezo: 32.50 € (kun sesona rabato).
“Mi tre amas tiun bravan soldaton Ŝvejk, kaj prezentante liajn aventurojn dum la mondmilito, mi estas konvinkita, ke vi ĉiuj simpatios kun tiu modesta, nekonata heroo. Li ne ekbruligis la templon de la diino en Efezo, kiel faris tion la stultulo Herostrato, por ke lia nomo eniru en gazetojn kaj lernejajn legolibrojn. Kaj tio sufiĉas”, – skribis Jaroslav Hašek en sia antaŭparolo al la libro “Aventuroj de la brava soldato Ŝvejk dum la mondmilito”.
Okaze de la ĉi-jara Universala Kongreso en Ĉeĥio la libroservo de UEA dum la tuta aŭgusto ofertas ĉi tiun gravan verkon de la ĉeĥa literaturo, kiu aperis en la libroserio “Oriento-Okcidento” kun sesona rabato sendepende de la mendata kvanto.
Mendu ĝin ĉe la libroservo de UEA
https://katalogo.uea.org/?inf=7300
AlKo
Ĉi tiu artikolo aperis en la novaĵretejo “La Ondo de Esperanto”.
Ĉe represo aŭ citado bonvolu indiki la fonton:
“La Ondo de Esperanto” https://sezonoj.ru/2025/08/libro-14/
Abonu “La Ondon de Esperanto” por 2025 kontraŭ nur 15 eŭroj kaj ricevu senpage la jarkolektojn por 2023 kaj 2024. Legu pli ĉe https://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm
La Ondo de Esperanto en Telegramo: t.me/esperanto_news
The post La aŭgusta rabato: Aventuroj de la brava soldato Ŝvejk appeared first on La Ondo de Esperanto.



