PMA

Smetanina denove prezidanto de REU

Rusia Esperantista Unio (REU) elektis kiel sian novan prezidanton Svetlana Smetanina, la eksigitan ĉefdelegiton de UEA. REU plu ne pagos siajn kotizojn al UEA, kvankam la asocion nun minacas eksigo.

Svetlana Smetanina sur la fono de la varba bildo, kiun ŝia Facebook-konto komentis.

La landa asocio de UEA en Rusio, REU, en 2022 protestis kontraŭ la decido de UEA ne reelekti la ĉefdelegiton por Rusio, kaj en 2023 deklaris, ke REU “haltigas” sian membrecon en UEA pro la sama kialo. En la praktiko tio signifas, ke REU de tiam ne pagas siajn kotizojn al UEA.

La komitato de UEA dum la ĵusa Universala Kongreso en Ĉeĥio konstatis, ke pro la nepago de kotizoj necesos fari decidon pri eksigo de REU. Tiu novaĵo tamen ne influis la decidojn de la 33-a konferenco de REU, kiu okazis apud Krasnojarsko unu semajnon post la fino de la UK.

Dum la konferenco oni ja diskutis la rilatojn de la asocio kun UEA, sed nenion novan decidis pri la temo, interalie ĉar neniuj reagoj de UEA venis al la komuniko de REU farita antaŭ du jaroj. Sekve REU plu ne pagos siajn kotizojn, kaj formala eksigo el UEA proksimiĝas.

Kiam la estraro de UEA en aŭgusto 2022 decidis ne reelekti Svetlana Smetanina kiel ĉefdelegiton, la motivo estis, ke ”ĉiuj ĉefdelegitoj kiel ofichavantoj de UEA kaj reprezentantoj de la Asocio en siaj landoj devas atenti pri siaj eldiroj, ĉu publikaj, ĉu privataj, ĉar en ĉiu momento ili reprezentas UEA kaj iliaj eldiroj respektu la statutajn celojn, statutan neŭtralecon kaj statutajn difinojn de la Asocio.”

La komentoj, kiuj ekigis la diskuton pri la statuso de la ĉefdelegito de UEA en Rusio, Svetlana Smetanina, aperis en Facebook la 26-an de julio 2022. Laŭ la estraro de UEA la komentoj de Smetanina subtene al militaj agoj ne konformas al la Statuto de UEA kaj damaĝas la publikan bildon de la asocio.

Smetanina mem poste neis, ke ŝi verkis la komentojn aperintajn en Facebook ŝianome, sed ne klarigis, kiel povis okazi, ke ili aperis. Krom tiuj komentoj, kies aŭtorecon ŝi dementas, ŝi ŝajne ne esprimis sin publike pri la milito en Ukrainio. Tion aliflanke faris la prezidanto de REU, Aleksandr Lebedev, kiu publike subtenis  ”kompletan likvidon de la nuna ukraina ŝtato ”.

La ĵusa REU-konferenco konstatis, ke en la asociaj diskutoj ne estas permesataj ajnaj politikaj esprimoj kaj ke la pozicio de ĉiu membro estas ties privata afero. La rezolucio de la konferenco aparte mencias, ke neniu havas la rajton paroli nome de REU aŭ “rusiaj esperantistoj” kiel kolektivo.

Kiel prezidanto de REU anstataŭ Aleksandr Lebedev estis elektita Svetlana Smetanina, kiu jam estris la asocion dum la jaroj 2013–2019. Lebedev estis prezidanto de 2019 ĝis nun.

Kvankam Lebedev ne estis reelektita kiel prezidanto, li restas estrarano. Krome la novan estraron eniris Jevgenij Bojĉin, Abduraĥman Junusov, Jurij Karcev, Ilja Muravjov, Anton Rudnev, Vladimir Sapoĵnikov kaj Marija Verzun.

Libera Folio petis de Svetlana Smetanina komenton pri la estonta rilato de REU al UEA, sed ne tuj ricevis respondon.

Deixe uma resposta