Nova dulingva ĉina libro lanĉita en Brno
La 27an de julio Ĉina Esperanto-Ligo (ĈEL) lanĉis la libron “Ŝlosilaj Vortoj por Kompreni Ĉinion: Kulturaj Interŝanĝoj” en la ĉina lingvo kaj Esperanto en la 110a Universala Kongreso en Brno, Ĉeĥa Respubliko. En la lanĉa ceremonio ĉeestis Duncan Chartters, eksa prezidanto de UEA, So Jinsu, novelektita vicprezidanto de UEA, kaj Gong Xiaofeng, estrarano de UEA, Libuše Hýblová, vicprezidanto de la Loka Kongresa Komitato, Wang Hanping, vicprezidanto de ĈEL, kaj pli ol 70 esperantistoj el pli ol 20 landoj.
La libro elektis pli ol 70 ŝlosilajn vortojn por prezenti virtojn aprezatajn de ĉinoj, la longan historion de civilizaciaj interŝanĝoj de Ĉinio, kaj reciprokan lernadon inter la ĉina kaj aliaj civilizacioj en la nuna epoko.
Wang Hanping diris, ke la libro estas nova frukto de ĉinaj esperantistoj en tradukado kaj publikado, celante doni al fremdlandaj esperantistoj ŝlosilon malfermi la pordon de la ĉina civilizacio kaj gvidilon pri interŝanĝoj inter diversaj kulturoj. Oni esperas, ke la libro povas malfermi pluajn kanalojn por esperantistoj, kiuj klopodas estigi dialogon inter diversaj civilizacioj kaj interfratigi la homaron.
La libro estas kune tradukita de Zhao Jianping, eksa ĉefparolisto de Esperanto-sekcio de Ĉina Radio Internacia, Chen Ji, ĝenerala sekretario de Ĉina Esperanto-Ligo, kaj Liu Zijia, kontrolisto de “El Popola Ĉinio”. Danke al la klopodo de la spertaj kaj lertaj tradukantoj, la libro ĝisdatigas la terminaron pri kulturaj interŝanĝoj kaj riĉigas dokumentojn por la lernado kaj esplorado de esperantigo.
La libro de ĈEL eldonita en 2018, nome “Ŝlosilaj Vortoj por Kompreni Ĉinion: La 19-a Tutlanda Kongreso de la Komunista Partio de Ĉinio”, ankaŭ helpas la legantojn kompreni la ŝtatajn administradon de la Komunista Partio de Ĉinio.
Ambaŭ libroj apartenas al la serio “Ŝlosilaj Vortoj por Kompreni Ĉinion”, redaktita de la Ĉina Internacia Komunika Grupo, supera organizo de ĈEL. Kun versioj en pli ol 20 lingvoj kaj alirebla en pli ol 50 landoj, la libroserio celas faciligi la komprenon pri Ĉinio.
Gao Shuyuan
Fonto: http://esperanto.china.org.cn/2025-07/29/content_118001695.htm
Abonu “La Ondon de Esperanto” por 2025 kontraŭ nur 15 eŭroj kaj ricevu senpage la jarkolektojn por 2023 kaj 2024. Legu pli ĉe https://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm
La Ondo de Esperanto en Telegramo: t.me/esperanto_news
The post Nova dulingva ĉina libro lanĉita en Brno appeared first on La Ondo de Esperanto.



