La (korektita) Kongresa Libro de UK-110 aperis en la reto
En la retejo de UEA estas libere elŝutebla la bitversio de la Kongresa Libro de la 110a Universala Kongreso de Esperanto, kiu post du semajnoj komenciĝos en Brno. La 146-paĝa bitlibro, aranĝita laŭ la normo “pdf”, ne enhavas la liston de partoprenantoj, kiu estas nur en la papera versio, kiun ricevas ĉiu aliĝinta kongresano en la akceptejo.
Komence de la libro estas mesaĝo de gravuloj, listo de diversnivelaj organizantoj; informo pri la kongresejo kaj kongresaj salonoj; utilaj informoj pri Ĉeĥio kaj Brno. La ĉefa parto (pli ol 100-paĝa) priskribas la kongresan programon, inkluzive de ekskursoj kaj bankedo. Fine estas akcesoraj informoj.
La Kongresa Libro estas redaktita de Dorota Rodzianko, Peter Baláž kaj Sonja Zaretskaja; ĝin provlegis Miroslav Malovec kaj Marek Blahuš; enpaĝigis Anna Striganova kaj Dmitrij Ŝevĉenko. La libro estas kompostita kaj enpaĝigita de la eldonejo “Impeto” (Moskvo).

Post la hieraŭa informo pri la enretigo de KL, en la telegrama grupo UK 2025 ĝia membro Willi (Vilhelmo) atentigis ke la datoj en la laŭtaga programo estas malĝustaj, la unua tago de la kongreso efektive estos la 26a de julio, sed ne la 27a ktp, kiel oni vidis en la elŝutebla bitversio. La Kongresa Fako de UEA tre rapide korektis la datojn kaj enŝutis la korektitan bitversion, sed ne estas klare, ĉu la datoj estos korektitaj en la libro presita en Pollando ĉe Books Factory?
La libro estas elŝutebla ĉe https://uk.esperanto.net/2025/kongresalibro
AlKo
Ĉi tiu artikolo aperis en la novaĵretejo “La Ondo de Esperanto”.
Ĉe represo aŭ citado bonvolu indiki la fonton:
“La Ondo de Esperanto” https://sezonoj.ru/2025/07/brno-27/
Abonu “La Ondon de Esperanto” por 2025 kontraŭ nur 15 eŭroj kaj ricevu senpage la jarkolektojn por 2023 kaj 2024. Legu pli ĉe https://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm
La Ondo de Esperanto en Telegramo: t.me/esperanto_news
The post La (korektita) Kongresa Libro de UK-110 aperis en la reto appeared first on La Ondo de Esperanto.



