PMA

Fernando Maia estos prezidanto de UEA

La sola kandidato por la posteno de prezidanto de UEA estas Fernando Maia, nuna vicprezidanto de la asocio. Kiel unuan vicprezidanton la elekta komisiono proponas Sean Ó Riain. Rekandidatis por estrara posteno ankaŭ alia nuna vicprezidanto, Amri Wandel, sed lin la elekta komisiono ne mencias en sia propono.

Fernando Maia dum reta komitata kunsido.

La elekta komisiono de UEA antaŭ kelkaj tagoj transdonis al la ĝenerala sekretario de la asocio sian proponon por la sekva estraro de la asocio. La raporto de la komisiono estis publikigita merkrede en la retejo de UEA.

La formala elekto okazos dum la komitata kunsido en la Universala Kongreso en Ĉeĥio. Ĉar la elekta komisiono prezentis nur unu senalternativan liston de kandidatoj, la konsisto de la sekva estraro jam nun estas preskaŭ certa.

Por la posteno de prezidanto la elekta komisiono proponas la nunan vicprezidanton Fernando Maia. Li laŭ la propono respondecu pri kunordigo, strategia laborplano kaj Amerika agado.

Por la posteno de unua vicprezidanto estas proponata Sean Ó Riain, irlanda diplomato kaj la nuna prezidanto de Eŭropa Esperanto-Unio. Li antaŭe ne havis postenon en la estraro de UEA. Li respondecu pri eksteraj rilatoj kaj kontaktoj kun internaciaj organizaĵoj.

Dua vicprezidanto laŭ la propono de la elekta komisiono iĝu So Jinsu, kiu nun estas ordinara estrarano. Li respondecu pri kongresoj kaj agado en la Azia kaj Pacifika regionoj.

Kiel ĝenerala sekretario laŭ la propono daŭrigu Aleks Kadar. Pliaj ordinaraj estraranoj estu Zdravka Boytcheva (nova), Miora Raveloharison (nova), Jérémie Sabiyumva, István Szabolcs (nova) kaj Gong Xiaofeng.

Supozeble forlasos la estraron la nuna vicprezidanto Amri Wandel kaj la ordinara estrarano François Lo Jacomo, kiuj rekandidatis, sed ne eniris la proponon de la elekta komisiono.

El la nunaj estraranoj en la listo mankas ankaŭ la nuna prezidanto Duncan Charters kaj la ordinara estrarano Aurora Bute, kiuj ne rekandidatis.

Laŭ la antaŭa raporto de la elekta komisiono, aperinta en januaro, oni preparis la kunmeton de pluraj eblaj estraraj teamoj. Tamen estas nun proponata al la komitato nur unu senalternativa teamo.

Deixe uma resposta