PMA

La demonstra versio de la printempa Ondo

printempaLa 27an de majo 2025 estis enretigita por publika legado la demonstra versio (demoversio) de la marta (printempa, laŭ la nordhemisfera vidpunkto) eldono de “La Ondo de Esperanto”. La 41-paĝa demoversio (pdf) enhavas plurajn tekstojn kaj tekstokomencojn el la riĉenhava 137-paĝa 323a numero de “La Ondo de Esperanto”, publikigita antaŭ preskaŭ du monatoj.

La demoversio de la printempa “Ondo” estas libere elŝutebla ĉe https://esperanto-ondo.ru/Ondo/Lo-323demo.pdf.

La demoversioj de pli fruaj “Ondoj” estas elŝuteblaj en nia arkiva retejo. Tie estas elŝuteblaj ankaŭ kelkaj plenaj eldonoj (“pdf” kaj “epub”).

“La Ondo de Esperanto” aperas dumaniere:
unue, kiel ĉiutage aktualigata novaĵretejo;
due, kiel ampleksa trimonata elektronika almanako (bitgazeto), en kiu estas publikigataj la plej gravaj tekstoj el la retejo kaj ankaŭ artikoloj, eseoj kaj beletraĵoj, verkitaj speciale por la almanako.

Nia novaĵretejo estas senpage legebla. Ĝi ekzistas danke al la donacoj kaj abonoj, kiujn ricevas la bitgazeto “La Ondo de Esperanto”, kiun povas legi nur la abonantoj.

“La Ondo de Esperanto” estas eldonata en Kaliningrado (Ruslando), ĝin eldonas Halina Gorecka kaj redaktas Aleksander Korĵenkov.

“La Ondo de Esperanto” estas abonebla por 2025. La baza abontarifo (15 eŭroj) restas senŝanĝa dum pluraj jaroj ekde la lanĉo de la bitversio en 2007.

Estas tri abonkategorioj:

1. Abonanto – 15 eŭroj
2. Amiko – 30 eŭroj
3. Patrono – 100 eŭroj

Pri la pagmanieroj legu ĉi tie: https://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm.
Atentu, ke nun denove eblas pagi la abonon per la internacia pagosistemo PayPal.

Vidu la liston de la donacintoj por la 2024a jaro.

La demoversio de la printempa “Ondo” estas libere elŝutebla ĉe
https://esperanto-ondo.ru/Ondo/Lo-323demo.pdf.

La sekva, somera/junia “Ondo” aperos fine de junio aŭ komence de julio 2025.

Ne forgesu (re)aboni!

La red.

Ĉi tiu artikolo aperis en la novaĵretejo “La Ondo de Esperanto”.
Ĉe represo aŭ citado bonvolu indiki la fonton:
“La Ondo de Esperanto” https://sezonoj.ru/2025/05/ondo-143/

Abonu “La Ondon de Esperanto” por 2025 kontraŭ nur 15 eŭroj kaj ricevu senpage la jarkolektojn por 2023 kaj 2024. Legu pli ĉe https://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm
La Ondo de Esperanto en Telegramo: t.me/esperanto_news

La Ondo de Esperanto

The post La demonstra versio de la printempa Ondo appeared first on La Ondo de Esperanto.

Deixe uma resposta