PMA

Konkurso Ĝanfranko 2025

Ĝanfranko

La Itala Esperanto-Federacio, por omaĝi Gianfranco Molle, la plej faman italan kantiston, tutmonde konatan, animon de “Muzika Kulturo”, organizas konkurson pri kanzonoj originale verkitaj en Esperanto.

La komisiono povos asigni maksimume tri premiojn. La rezultoj estos anoncitaj enkadre de la 91a Itala Kongreso de Esperanto, dum specifa programero.

Regularo de la konkurso Ĝanfranko:

– Ĉiu persono rajtas konkursi per maksimume tri verkoj, kiuj devas esti neniam antaŭe eldonitaj per ajna komunikilo (prese, rete, lege, bloge, ktp).
– Maksimuma daŭro de kanzono estas 5 minutoj.
– La gajnintoj de la unua premio ne rajtas partopreni en la konkurso dum la sekvaj tri jaroj.
– La konkursaĵojn oni sendu al la sekretario, Valerio Dalla, per retmesaĝo, al la adreso: concorso@esperanto.it, indikante la elektitan pseŭdonimon kaj la efektivan nomon kaj adreson; ili estu kantitaj kaj luditaj en aŭda formato mp3 aŭ ogg, kaj skribitaj (nur vortoj, eventuale kun akordoj) en teksta formato doc aŭ odt.
– La limdato por la sendado estas la 30a de majo de la koncerna jaro.

Premioj:
la gajninto de la unua premio, premio Ĝanfranko, ricevos monpremion de 200,00 eŭroj; por la aliaj la premio konsistos el esperantlingvaj KD-oj.

Juĝkomisiono:
prezidanto: Laura Brazzabeni, sekretario Valerio Dalla.
juĝantoj: Pierluigi Cinquantini, Martin Wiese, Floreal Martorell.

La sekretario informos ĝis la 1a de aŭgusto la gajnintojn pri la
premio. La partoprenantoj cedas senpage al IEF por la unua jaro la rajton je unua publikigo.

Por pliaj informoj:
concorso@esperanto.it
FEI, concorso, via Villoresi 38, IT-20143 Milano, Italia

Por aldoni en via retejo la varbrubandon ĉi apude celante ĉi tiun paĝon, kopiu la HTLM kodon ĉi sube kaj gluu ĝin en vian retejon aŭ blogon:

Fonto: https://www.vinilkosmo-mp3.com/eo/blogo/430-konkurso-

Abonu “La Ondon de Esperanto” por 2025 kontraŭ nur 15 eŭroj kaj ricevu senpage la jarkolektojn por 2023 kaj 2024. Legu pli ĉe https://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm
La Ondo de Esperanto en Telegramo: t.me/esperanto_news

La Ondo de Esperanto

The post Konkurso Ĝanfranko 2025 appeared first on La Ondo de Esperanto.

Deixe uma resposta