BET-59: Konatiĝu kun Aida Čižikaitė
“La Ondo de Esperanto” daŭrigas la prezentadon de artistoj, prelegantoj, instruistoj kaj aliaj personoj, kiuj kontribuos al la programo de la 59aj Baltiaj Esperanto-Tagoj (BET-59), kiuj okazos la 5-13an de julio 2025 en la universitato Vytautas la Granda (Kaŭno, Litovio). Jam aperis tridek du prezentoj. La tridek-tria estas Aida Čižikaitė – Esperanto-aktivulino el Kaŭno.
Ĉi-sube legu pli pri ŝi kaj pri ŝia kontribuo al la programo de BET-59.
Aida Čižikaitė estas lingvisto, specialisto pri la litova lingvo. Ŝi lernis Esperanto en 1999 en kurso de Trevor Steele. Studis ĉe IEI kaj iĝis diplomita Cseh-instruisto; studis interlingvistikon ĉe la universitato Adam Mickiewicz en Poznano.
Aida Čižikaitė kunorganizis kelkajn BETojn en Litovio, kongreson de IKYE, UKon en Vilno, kelkajn konferencojn de ILEI; estis estrarano de ILEI pri scienco, universitata kunlaboro kaj organizado de konferencoj. Kunlaboris en “Litova stelo” kaj ”Nova vojo”. Volontulis kaj gvidis Esperanto-kurson en la Kaŭna gimnazio S. Darius kaj S. Girėnas, gvidis Esperanto-kurson en la Kaŭna fakultato de la Vilna universitato, nun ŝi gvidas kurson de Esperanto en la Litovia universitato pri sansciencoj.
Dum la 59a BET en Kaŭno Čižikaitė tradukos dum ekskursoj kaj prezentos kelkajn prelegojn pri Litovio, ties kuluro, lingvo k. s.
“Jara rado” – trarigardo de popolaj festoj kaj tradicioj.
“Koncize pri la litova lingvo” – trarigardo de ĉefaj trajtoj kaj lernado de kelkaj frazoj.
“Zamenhof kaj Litovio” – ligoj de L. L. Zamenhof kaj Litovio.
“Litovio dum jarcentoj” – mallonga prezento de la historio antaŭ 1990 kaj poste.
“Famaj nomoj de litova kulturo” – konciza prezento de famaj litovaj artistoj.
Pliaj informoj pri BET-59 (kaj pri pli fruaj BEToj) estas legeblaj en nia novaĵretejo.
Ĉi tiu artikolo aperis en la novaĵretejo “La Ondo de Esperanto”.
Ĉe represo aŭ citado bonvolu indiki la fonton:
“La Ondo de Esperanto” https://sezonoj.ru/2025/04/bet-189/
Abonu “La Ondon de Esperanto” por 2025 kontraŭ nur 15 eŭroj kaj ricevu senpage la jarkolektojn por 2023 kaj 2024. Legu pli ĉe https://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm
La Ondo de Esperanto en Telegramo: t.me/esperanto_news
The post BET-59: Konatiĝu kun Aida Čižikaitė appeared first on La Ondo de Esperanto.