FESTO renaskiĝas!
FESTO estas internacia aranĝo organizata de JEFO, la Junulara Esperantista Franca Organizo. Konata pro sia muzika programo kaj festivala etoso, ĝi okazis ĉiusomere ĝis 2014. Nun estas tempo renovigi tiun tradicion!
La venonta FESTO okazos en Moissac, Okcitanio, sud-okcidente de Francio, de la 17a ĝis la 24a de aŭgusto 2025. Kelkaj homoj diros ke FESTO signifas Franca Esperanto-Semajno Terure Organizita, sed ĝi vere havas la signifon kiun vi volas doni al ĝi!
Lernu pli pri nia FESTejo kaj nia programo ĉe https://festo.esperanto-jeunes.org, kaj tuj aliĝu ĉe https://form.jotform.com/243312445023343.
Ĉi tiu artikolo aperis en la novaĵretejo La Ondo de Esperanto.
Ĉe represo aŭ citado bonvolu indiki la fonton:
La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2025/04/francujo-21/
Abonu La Ondon de Esperanto por 2025 kontraŭ nur 15 eŭroj kaj ricevu senpage la jarkolektojn por 2023 kaj 2024. Legu pli ĉe https://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm
La Ondo de Esperanto en Telegramo: t.me/esperanto_news
The post FESTO renaskiĝas! appeared first on La Ondo de Esperanto.