BET-59: Sigita Railaitė-Sičiūnienė koncertos en Kaŭno
“La Ondo de Esperanto” daŭrigas la prezentadon de artistoj, prelegantoj, instruistoj kaj aliaj personoj, kiuj kontribuos al la programo de la 59aj Baltiaj Esperanto-Tagoj (BET-59), kiuj okazos la 5-13an de julio 2025 en la universitato Vytautas la Granda (Kaŭno, Litovio). Jam aperis dudek du prezentoj. La dudek-tria estas Sigita Railaitė-Sičiūnienė, litova muzikistino, kiu ĉi-sube mem prezentas sin kaj sian kontribuon al la arta programo de BET-59.
Mi estis muzikkapabla ekde la infanaj tagoj. En la aĝo de ses jaroj mi eniris la klason de violono en la muzika lernejo de Panevėžys, poste mi studis en la muzika kolegio. En 1988 mi diplomiĝis ĉe la klaso de aldo en la Litova Muzika Akademio. Ekde tiam mi laboris en la muzika lernejo de Panevėžys instruante violonon kaj ludis en la Simfonia Orkestro de Panevėžys.
Mia konatiĝo kun Esperanto okazis pere de mia karmemora patrino Janina Railienė. Ŝi frue emeritiĝis kaj ekstudis Esperanton. Lerninte la lingvon ŝi partoprenis en la Esperanto-movado, en esperantistaj renkontiĝoj kaj kongresoj en Litovio kaj en eksterlando. Estante romkatolika, ŝi partoprenis ankaŭ en la agado de romkatolikaj esperantistoj.
Mia patrino klopodis altiri min al lernado de Esperanto kaj al partopreno en aranĝoj. Mia unua vojaĝo per Esperanto okazis en 1988, kiam mi post diplomiĝo en Muzika Akademio partoprenis en la festivalo de Esperantaj ĥoroj en Bulgario, kiun organizis Dimitar Terziev.
En 2016 mi muzikis en katolika Esperanto-kongreso. En 2019 mi partoprenis kaj ludis en la 55aj Baltiaj Esperanto-Tagoj, kiuj okazis en mia naskiĝurbo Panevėžys. En la majo 2023 mi prezentis muzikan programon dum la printempa renkontiĝo de litovaj esperantistoj, kiu okazis en Antalkiai de Kaŭna distrikto.
Nuntempe mi jam kelkajn jarojn loĝas en Islando. Mi ĝojas ke mi povas kontribui al Esperantaj kulturaj aranĝoj, kiuj okazas en mia patrujo Litovio.
En la muzika programo, kiun mi prezentos en BET-59, sonos klasika kaj popola muziko de diversaj popoloj.
Sigita Railaitė-Sičiūnienė
Pliaj informoj pri BET-59 (kaj pri pli fruaj BEToj) estas legeblaj en nia novaĵretejo.
Ĉi tiu artikolo aperis en la novaĵretejo La Ondo de Esperanto.
Ĉe represo aŭ citado bonvolu indiki la fonton:
La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2025/02/bet-175/
Abonu La Ondon de Esperanto por 2025 kontraŭ nur 15 eŭroj kaj ricevu senpage la jarkolektojn por 2023 kaj 2024. Legu pli ĉe https://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm
La Ondo de Esperanto en Telegramo: t.me/esperanto_news
The post BET-59: Sigita Railaitė-Sičiūnienė koncertos en Kaŭno appeared first on La Ondo de Esperanto.