PMA

Demisio kaŭzas malordon en la TEJO-estraro

Pro malaktivado, la dua vicprezidanto de TEJO demisiis. Tamen TEJO momente ne havas elektan komisionon, do ne eblas elekti novan anon al la estraro laŭ la kutima maniero. Provizore la ĝisnuna ĝenerala sekretario anstataŭas la demisiinton. La antaŭa vicprezidanto Snehaja Venkatesh, kiu nun ne membras en la estraro, provizore laŭ decido de la prezidanto transprenis la taskojn de ĝenerala sekretario.

La novan estraron de TEJO prezidas Michal Matúšov. La aliaj estraranoj estas Lucía Montserrat Fernández Barrera, Igor Almeida, Manohimiharintsara Andrianirina, Michael Vrazitulis kaj Adam Żyłka. Ĵus eksiĝis Shneur Agronin.

Dimanĉe la 19-an de januaro la dua vicprezidanto de TEJO, Shneur Agronin skribis al la komitato por anonci sian demision:

 Post monatoj da preskaŭ aŭ tuta silento aŭ minimuma partoprenado miaflanke, kies kulpo apartenas al mi, mi decidis finfine rezigni mian postenon por ne ĝeni nek malhelpi plu la gravan laboron de la Estraro. 

Estraranoj donas raporton pri sia aktivado ĉiumonate per la cirkulero, sed dum sia mandato Shneur Agronin neniam raportis. La prezidanto, Michal Matúšov (KuboF Hromoslav), respondis ke li “gratulas vin pro via respondeca traktado de neaktivado en la Estraro.”

Pasintjare, la sama problemo okazis kiam estrarano Abhinav Varma demisiis pro malaktivado. Dum diskuto, iuj plendis pri la problemo kiam homoj sen sufiĉa sperto iĝas estraranoj kaj ne plenumas sian rolon. Ŝajnas ke la problemo daŭras.

Post la demisio Matúšov skribis al la komitato ke Ikvero Almeida siavice ne plu volas esti ĝenerala sekretario, sed ke li restos en la estraro. Kutime, la elekta komisiono serĉus kaj rekomendus anstataŭanton, sed la elekto de nova elekta komisiono estis prokrastita dum la pasintaj monatoj. Laŭ la reglamento, oni bezonas almenaŭ 23 tagojn por elekti la komisionon: 7 tagojn por la alvoko, 7 tagojn por la debata fazo kaj 9 tagojn por la voĉdona fazo.

Snehaja Venkatesh transprenis la taskojn de ĝenerala sekretario de TEJO sen formala elekto, laŭ decido de la prezidanto.

Post tiam, estus alvoko por kandidatoj al la estraro, debata fazo kaj voĉdona fazo. Laŭ la kalkulo de Kubof, entute oni devus atendi 39 tagojn ĝis la nova ĝenerala sekretario estus elektita. Ĉar tiu estus tro longa prokrasto, Kubof citas la reglamenton laŭ kiu “la Estraro povas laŭnecese asigni aŭ transdoni oficon al estrarano.”

Pro tio, prezidanto Matúšov anoncis ke Almeida iĝos vicprezidanto kaj Snehaja Venkatesh (kiu pasintjare estis vicprezidanto) tuj prenas la oficon de ĝenerala sekretario. Li substrekas ke ŝi ne iĝas la ĝenerala sekretario sed nur tenas la oficon kaj ŝi “baldaŭ lanĉos retan voĉdonon por esti alelektita al la Estraro.”

La 25-an de januaro la provizora ĝenerala sekretario anoncis la voĉdonadon por komitatanoj pri ŝia elekto al la posteno. Malkutime, ne estis alvoko por kandidatoj, kaj nur unu kandidato – ŝi mem – estas prezentita al la komitato, kiu respondas jese aŭ nee.

– Estas iom amuze, ke mia unua tasko estas lanĉi retan voĉdonon por esti alelektita al la Estraro! ŝi mem skribis.

Venkatesh ne prezentis sin per vivresumo kaj motiviga letero, kiel kandidatoj al la estraro kutime faras, nek estis la kutima fazo por la komitato debati pri ŝia kompetento aŭ fari demandojn.

Ĝis nun, nur unu komitatano respondis: Espoir Kasati, komitatano C, kiu diris ke li volas ”gratuli la kuraĝon de la nuna Estraro ĉefe pro sincereco agi kiam necese cele al antaŭenigo de nia movado.”

Mankas kandidatoj ankaŭ por aliaj postenoj en TEJO. En decembro, TEJO faris publikan alvokon por kandidatoj por 12 komisionoj sed sukcesis elekti nur 3 komisiitojn.

Daŭre ne aperis la buĝeto por la jaro 2025, financa raporto pri la pasinta jaro, protokoloj de la estraraj kunsidoj, aŭ eĉ la protokolo de la komitatkunsido okazinta dum la IJK. La voĉdonado por novaj komitatanoj B ja okazis kaj oni planis anonci la rezultojn ĝis la 19-a de januaro, sed ili ĝis nun ne aperis.

Robert Nielsen

Deixe uma resposta